Kariba monaĥfoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cms-newyorkzoologicalsociety1910.jpg
Cms-newyorkzoologicalsociety1910

La Kariba monaĥfoko aŭ simple Kariba foko (Monachus tropicalis), aŭ marlupo, kiel fruaj esploristoj aludis al ĝi, estis specio de foko indiĝena de Karibio kaj nun supozeble formortinta. La ĉefaj predantoj de la Kariba monaĥfoko estis ŝarkoj kaj homoj.[1] Troĉasado de tiuj fokoj por oleo, kaj troa fiŝkaptado de ties manĝofontoj, estas la establitaj tialoj por la futura formorto de la fokoj.[1]. La lasta konfirmita vidaĵo de la Kariba monaĥfoko okazis en 1952 ĉe Serranilla Bank, inter Jamajko kaj Nikaragvo.[2] En 2008 la specio estis oficiale deklarita formortinta post detala kvinjara enketado kaj serĉado de la fokoj, estrita de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administro kaj de la Nacia Marfiŝkaptada Servo.[3] La Kariba monaĥfoko estis proksime rilata al la Havaja monaĥfoko (Monachus schauinslandi), kiu loĝas ĉe Havajo, kaj estas draste endanĝerita, kaj al la Mediteranea monaĥfoko (Monachus monachus), kiu estas same draste endanĝerita. Ankoraŭ ĉirkaŭ 600 Mediteraneaj monaĥfokoj kaj 1,100 Havajja monaĥfokoj estas vivaj en naturo.[4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 King, J. (1956). "The monk seals (genus Monachus)". Bull. Brit. Mus. (Nat. Hist) Zool. 3: 201–256. ISSN 0007-1498}
  2. Rice, D. (1973) Caribbean monk seal (Monachus tropicalis). In Seals. Proceedings of working meeting of seal specialists on threatened and depleted seals of the world, held under the auspices of the Survival Service Commission of the IUCN, 18–19 August. Ontario, Canada. Morges, Switzerland: Univ. Guelph, IUCN Publ, Suppl. paper.
  3. (March 2008) “Endangered Species Act 5-Year Review Caribbean Monk Seal (Monachus tropicalis)”, National Oceanic and Atmospheric Administration National Marine Fisheries Servic. 
  4. (2011) “Range-Wide Genetic Connectivity of the Hawaiian Monk Seal and Implications for Translocation”, Conservation Biology 25, p. 124–132. doi:10.1111/j.1523-1739.2010.01615.x. 
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2014-09-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]