Karl Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Berg
ĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Naskiĝo 27-a de decembro 1908
en Radstadt
Morto 1-an de septembro 1997 (1997-09-01)
en Mattsee
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl BERG (naskiĝis la 27-an de decembro 1908 en Radstadt/Pongau, mortis la 1-an de septembro 1997 en Mattsee/Flachgau) estis aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pasiginte la abiturientan ekzamenon ĉe Kollegium Borromaeum Salzburg li studis en Romo ĉe Collegium Germanicum, kune kun la posta kardinalo viena Franz König. Berg frekventis la Pontifikan Gregorian Universitaton kie li doktoriĝis teologie kaj filozofie. En 1933 li ordinitis katolika sacerdoto. Reveninte li animzorgistadis ĉe la Blazio-kirko kaj la Erhardo-kirko en Salcburgo kaj en la tirola paroĥujo Angath (Distrikto Kufstein), poste li iĝis (en 1937) vicestro de la porpastra seminario, en 1945 estro. En 1949 li ekmembriĝis al la katedrala kapitulo de Salcburgo. En 1961 Berg iĝis ordinariata kanceliero, en 1972 generalvikaro. Post la tuja morto de lia episkopa moŝto Eduard Macheiner Berg elektitis la 26-an de decembro 1972 ĉefepiskopo. En septembro 1985 li estiĝis estro de la aŭstria episkoparo. En junio 1988 li akceptis en Salcburgo lian papan moŝton Johano Paŭlo la 2-a.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Berg nombriĝis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj inter la plej konataj kaj ŝatataj personoj ekleziaj de Aŭstrio. Li furoris ankaŭ per komentoj pri sociaj temoj, ekz. koncerne la politikan kulturon en Aŭstrio aŭ la nurkonsideron de antikoncipaj demandoj sur la kampo de geedzeca moralo. Li ankaŭ postulis plurfoje ne forgesi la regeedziĝintojn koncerne la ricevorajto de sakramentoj. En 1988 li kritikis publike la bavaran ministroprezidanton Franz Josef Strauß pro ties apogo de la atomaĵrecikligejo en Wackersdorf. En 1984 li ricevis la Grandan krucon honoran de Salcburgio. En 1987 li malpermesis kune kun la rektoro de la Kolegia kirko ke la surscenigoj de George Tabori de la libro Buch mit sieben Siegeln (Franz Schmidt) daŭrigu. Laŭ ili temus pri netolerebla malrespekto de religia digneco. En 1989 li iĝis honore doktoro pri teologio ĉe la Universitato de Salcburgo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]