Karl Brandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Brandt
Persona informo
Naskonomo Karl Friedrich Brandt
Naskiĝo 8-an de januaro 1904 (1904-01-08)
en Mulhouse
Morto 2-an de junio 1948 (1948-06-02) (44-jaraĝa)
en Landsberg Prison
Mortokialo pendumo
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Subskribo Karl Brandt
Familio
Edz(in)o Anni Rehborn
Parencoj Hanni Rehborn
Julius Rehborn
Okupo
Okupo kirurgo • politikistokuracisto
vdr

Karl BRANDT (8a de januaro 1904 – 2a de junio 1948) estis germana kuracisto kaj oficiro "Schutzstaffel" (SS) en Nazia Germanio. Trejnita en kirurgio, Brandt aliĝis al la Nazia Partio en 1932 kaj iĝis la persona kuracisto de Adolf Hitler en aŭgusto 1934.[1] Membro de la intima cirklo de Hitler en Berghof, li estis elektita de Philipp Bouhler, Ĉefo de la Kanzelerio de la Führer de la NSDAP, por administri la la eŭtanazian programon Aranĝo T4 kiu mortigis pli ol 250 000 malkapablajn plenkreskulojn kaj infanojn en Nazia Germanio. Brandt estis poste nomumita Regna Komisiano de Sansistemo kaj Sano (Bevollmächtigter für das Sanitäts- und Gesundheitswesen). Akuzita de impliko en homa eksperimentado kaj aliaj militkrimoj, Brandt estis procesita fine de 1946 kaj juĝita de usonarmea milittribunalo kun aliaj 22 en la proceso Usono kontraŭ Karl Brandt, et al. (kaj aliaj). Li estis kulpigita, mortokondamnita kaj poste pendumita la 2an de junio 1948.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ben-Amos, Batsheva. "Karl Brandt: The Nazi Doctor. Medicine and Power in the Third Reich (review)". Alirita la 10an de septembro 2020.
  2. Hamilton 1984, p. 138.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hamilton, Charles (1984). Leaders & Personalities of the Third Reich, Vol. 1. R. James Bender Publishing. ISBN 0-912138-27-0.
  • Miller, Michael (2006). Leaders of the SS and German Police, Vol. 1. San Jose, CA: R. James Bender. ISBN 978-93-297-0037-2.