Karlo Felikso de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo Felikso de Savojo
Reĝo de Sardio
Persona informo
Carlo Felice
Naskiĝo 6-an de aprilo 1765 (1765-04-06)
en Torino
Morto 27-an de aprilo 1831 (1831-04-27) (66-jaraĝa)
en Torino
Tombo Baziliko de Superga vd
Subskribo Karlo Felikso de Savojo
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo vd
Patrino Maria Antonia Ferdinanda de Hispanio vd
Gefratoj Marie Joséphine of Savoy • Maria-Terezo de Savojo • Princess Maria Carolina of Savoy • Maria Anna of Savoy • Viktoro Emanuelo la 1-a de SavojoKarlo Emanuelo la 4-a de Savojo • Giuseppe Benedetto, Count of Asti • Prince Maurizio, Duke of Montferrat • Amedeus Alexander of Savoy • Maria Elisabetta Carlotta of Savoy vd
Edz(in)o Maria Cristina of Naples and Sicily vd
Profesio
Okupo reĝosuvereno vd
Duko de Savojo
Dum 18241831
Antaŭulo Viktoro Emanuelo la 1-a
Sekvanto Karlo Alberto
6-a reĝo de Sardio
Dum 18241831
Antaŭulo Viktoro Emanuelo la 1-a
Sekvanto Karlo Alberto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo Felikso de Savojo naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 6-a de aprilo 1765 kaj mortis ankaŭ en Torino je la 27-a de aprilo 1831. Lia kompleta nomo en la itala lingvo estas Carlo Felice Giuseppe Maria.

Li estis la filo de la reĝo de Sardio Viktoro Amadeo la 3-a (1726-1796) kaj de lia edzino Maria-Antonino de Hispanio (1729-1785).

Li fariĝis grafo de Karmanjolo (Carmagnol/Carmagnola 1785-1796), markizo de Suzo (Suze/Suza 1796), duko de Ĝenovo (1815), vic-reĝo de Sardio (1796-1802 kaj 1814-1821), 6-a reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1821-1831).

Je la 6-a de aprilo 1807 li edziĝis en Palermo kun princino Maria-Terezo de Burbono-Du Sicilioj (1779-1849), kiu estis la filino de la reĝo Ferdinando la 1-a de la "Du Sicilioj" (1751-1821) kaj de Maria-Karolino de Aŭstrio (1752-1814). Ilia geedziĝo restis seninfana.

Li estis en Modeno kiam abdikis lia frato kaj 5-a reĝo de Sardio Viktoro Emanuelo la 1-a, kaj tuj oponis la liberalajn decidojn de la regento (1821-1824) Karlo Alberto (1798-1849). Kiam li ekregis en 1824 li montriĝis malliberala reakciulo kaj ĝismorte fidela aliancito de Aŭstrio.

Li nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj la severan kaj konservativan savojanon Roget de Cholet, kiun li lasis libere agi ĉar li ne volis esti "reĝo turmentata"... Piemonton li malestime taksis tro liberala, kaj preferis favori la periferiajn provincojn, aparte tiujn de Nico, Ĝenovo kaj Savojo. Li tre ŝatis muzikon kaj belartojn, kaj kreis la Egiptan Muzeon de Torino.

Li mortis seninfana en 1831 kaj estis entombigita kun lia edzino en la Abatejo Hautecombe. Sekve lia fora kuzo Karlo Alberto de Savojo-Karinjano (Savoie-Carignan) heredis la Domestrecon de Savojo.

Savoja Blazono en 1815

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]