Karlshuld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlshuld
Blazono
Karlshuld (Germanio)
Karlshuld (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Neuburg-Schrobenhausen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo +49-8454
Poŝtkodo 86668
Aŭtomobila kodo ND
Oficiala Municipokodo 09185139
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Karl Seitle
Titolo de komunumestro 1. Bürgermeister
Partio de komunumestro FWG
Adreso de la administrejo Hauptstraße 68
Demografio
Loĝantaro 6091 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 41′ N, 11° 18′ O (mapo)48.68333333333311.3Koordinatoj: 48° 41′ N, 11° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 375 m
Areo 29,09 km²
Oficiala retejo http://www.karlshuld.de
vdr

Karlshuld estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neuburg-Schrobenhausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 Karlshuld havis 6091 loĝantojn. La komunumo konsistas el ses partoj: Karlshuld, Grasheim, Kleinhohenried, Kochheim, Nazibühl kaj Neuschwetzingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis fondita en 1794 kiel sub-setlejo, kadre de la sekigo de la Danuba Muskejo (Donaumoos), komencita en 1790. En 1804 ĝi havis jam pli ol 300 loĝantojn, kvinoblon de la plano, kio portis multajn negativajn sekvojn de troloĝateco (135 familioj de kolonizantoj de la marĉo devis dividi la areon, kiu estis planita por 25). Tial la koloniigo de la marĉo estis neglektita, kaj la sekigitaj partoj kadukiĝis. Nur ek de 1817 oni sisteme konstruis dren-fosaĵojn kaj pontojn. En 1888 jam estis 1 227 loĝantoj.

Inter la jaroj 1970 kaj 1985 estis aligitaj la partoj Grasheim, Kleinhohenried, Kochheim, Nazibühl kaj Neuschwetzingen.

En Karlshuld naskiĝis la esperantisto Michael Scherm.

la loka kirko Sankta Ludoviko
la loka kirko Sankta Ludoviko interne