Karlskirche

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Karlskirche
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 11′ 54″ N, 16° 22′ 17″ O (mapo)48.19833333333316.371388888889Koordinatoj: 48° 11′ 54″ N, 16° 22′ 17″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Johann Bernhard Fischer von Erlach, Joseph Emanuel Fischer von Erlach
Konstrustilo baroko, rokoko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1716–1737
Specifo
Longo 55
Larĝo 40
Alto 70
Mapo
Karlskirche (Vieno)
Karlskirche (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Karlskirche
Oficiala paĝaro www.karlskirche.at
vdr

Karlskirche (plena nomo: germane Rektoratskirche St. Karl Borromäus) estas la preĝejo, situanta ĉe Karlsplatz en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio). Ĝi estis konstruita en 1716-1737 laŭ ordono de la imperiestro Karolo la 6-a kaj dediĉita al sanktulo Karlo Boromeo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Karolo la 6-a promesis konstruigi ĝin en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn. La preĝejo estis nomita honore al la sanktulo Karlo Boromeo, kardinalo kaj ĉefepiskopo fama pro sia prizorgado de la pestoviktimoj dum la epidemio 1575-1578. Li famas ankaŭ kiel arda aganto de Kontraŭreformacio, severe persekutanta la protestantojn kaj bruliganta plurajn herezulojn kaj sorĉistojn[1].

La konstruado komenciĝis post tri jaroj kaj finiĝis en 1737. Tiel 200 metrojn for de la Ringostrato aperis la paroĥa preĝejo de la imperiestra patrono, kies fasado videblis rekte el la Hofburgo. La restaŭrita en la 1980-aj, ĝi nun servas kiel la paroĥa preĝejo de la Viena Teknologia Universitato kaj estas prizorgata de la Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo — la sola kavalira ordeno, fondita en Bohemio[1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La templo unuafoje povus konfuzigi, speciale pro sia kolonoj kiuj aspektas kvazaŭ minaretoj. Tamen kulpas pri tio ne islamaj motivoj aŭ spuroj de la turka invado, sed nura eklektikismo. Dum la fasado stile korespondas al la antikva greka portiko, la turopavilonoj estas influataj de la roma baroko kaj la turoj mem sekvas ekzemplon de la Trajana Kolono en Romo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-09. Alirita 2019-03-09.