Kartvela lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvela
Mapo
lingvo • literatura lingvomoderna lingvo
Karto-Zan
Parolata en Kartvelio, Turkio, Grekio, Irano, Azerbajĝano, Rusio, Israelo, Usono
Parolantoj 3 700 000
Denaskaj parolantoj 4 milionoj
Skribo kartvela alfabeto, kartvellingva brajlo, kartvela eklezia kapalfabeto, kartvela kataloga alfabeto, kartvela civila alfabeto
Lingvistika klasifiko
kaŭkaza
Kartvela lingvaro
Kartvela
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kartvelio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ka
  ISO 639-2
    Bibliografia geo
    Terminologia kat
  ISO 639-3 kat
  Glottolog nucl1302
Angla nomo Georgian
Franca nomo géorgien
Vikipedio
vdr

La kartvela lingvo - (kartvele ქართული ენა [kartuli ena]), - estas la oficiala lingvo de Kartvelio, lando en suda Kaŭkazio. La plimulto de sciencistoj konsideras, ke la kartvela lingvo apartenas al la kartvelia (aŭ sud-kaŭkazia) lingvofamilio.

Ekzemplo: La Patro Nia:

Mamao ĉveno romeli ĥar catha ŝina.
Cmida-iqavn saĥeli ŝeni.
Movedin supeva ŝeni,
iqavn neba ŝeni vitharca catha ŝina egreca kveqanasa zeda.
Puri ĉveni arsobisa momec ĉven dghes.
Da momit'even ĉven thana-nadebni ĉvenni.
Vitharca ĉven mivut'evebth thana-mdebtha math ĉventha.
Da nu ŝemikvaneb ĉven gansacdelsa.
aramed miĥsnen ĉven borot'isagan.
Amin.

მამაო ჩვენო რომელი ხარ ცათა შინა.
წმინდა-იყავ სახელი შენი.
მოვედინ სუფევა შენი,
იყავ ნება შენი ვითარცა ცათა შინ ეგრეცა ქვეყანასა ზედა.
პური ჩვენი არსებისა მომეც ჩვენ .
და მომიტევენ ჩვენ თანანადებნი ჩვენი.
ითარცა ჩვენ მივუტევებთ თანადებთა მათ ჩვენსა.
და ნუშეგვიყვანებ ჩვენ განსაცდლა .
არმედ მიხსენ ჩვენ ბოროტისაგან.
ამინ.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al la kartvelia lingvofamilio apartenas:

  1. La kartvela (nacilingve – ქართული ენა, Kartuli ena; angle – Georgian language; ruse - Грузинский язык) kun pli ol 4 mln da parolantoj.
  2. La megrela – (memnomo - მარგალური ნინა, Margaluri nina) lingvo de la megreloj, etnografia subgrupo de la kartveloj (eble preferindus nomi ĝin margala, laŭ indiĝena vortradiko); parolata de kelkcent mil homoj, precipe en la okcidenta parto de la lando – en la historiaj provincoj de Megrelio (kartvele: Samegrelo) kaj Abĥazio (kartvele: Apĥazeti).
  3. La svana - (memnomo - ლუშნუ ნინ, Luŝnu nin) lingvo de svanoj, etnografia subgrupo de kartveloj. Parolantoj ĉirkaŭ 40 mil, precipe en la nordokcidenta montara provinco de la lando - Svaneti.
  4. La laza - (memnomo - ლაზური ნენა, Lazuri nena) lingvo de lazoj, etnografia subgrupo de kartveloj. Parolantoj precipe en nuna Turkio, nur malgranda parto en Kartvelio.

La kartvela lingvo havas 17 ĉefajn dialektojn (laŭ diversaj histori-geografiaj provincoj - Kartli, Kaĥeti, Imereti, Aĝara, Ĥevsureti, Leĉĥumi, Mesĥeti, Ĝavaĥeti k.a.) sed sen iaj problemoj de interkompreno. Iom izolite de la kernlingvo evoluis t.n. eksteraj dialektoj: Fereidana (en Irano), Imerĥeva (en Turkio) kaj Ingiloa (en Azerbajĝano), kiujn forte influis la lokaj naciaj lingvoj.

La megrelan (aŭ mingrela) kaj lazan oni konsideras dialektoj de unu al alia kaj ofte ilin nomas zana subgrupo. Krom la kartvela, ĉiuj estas senskribaj lingvoj sen ajna historia skribtradicio. La megreloj kaj svanoj estas denaske dulingvaj, por ili indiĝena lingvo estas nur por hejma uzo, sed aliajn funkciojn (eduka, literatura, ŝtata) plenumas la kartvela. Pro la specifaj evoluaj cirkonstancoj multaj lazoj (loĝante plejparte en nuna Turkio, apud la ŝtatlimo de Kartvelio) sin konsideras kiel apartan etnon, lingve kaj kulture rilatan al kartveloj.

Kelkaj specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kartvela lingvo havas sian propran alfabeton.
  • Same kiel en Esperanto, en la kartvela la ortografio estas absolute fonetika. T.e. ĉiu sono havas sian unikan literon.
  • La vorto mama (მამა) signifas patron kaj deda (დედა) patrinon.
  • En la kartvela lingvo forestas gramatika genro de substantivoj.
  • Ekzistas nur unu sola pronomo por la tria persono: is = li, ŝi, ĝi.
  • La plimulto (sed ne ĉiu) de la kartvelaj substantivoj finiĝas je “i” (nominativsigno).
  • Kelkaj verboj diferenciĝas per tio, ĉu ili rilatas al vivestulo aŭ objekto, ekz. “me mqavs da.” (მე მყავს და.) – mi havas fratinon, “me makvs sac'erk'alami.” (მე მაქვს საწერკალამი.) – mi havas skribilon.
  • En la vorto ofte ariĝas multaj sinsekvaj konsonantoj, kio malfaciligas ĝian prononcon por nekartvelparolantoj. Ekz. “mcvrtneli” (მწვრთნელი) (trejnisto) – 6 konsonantoj; “gvbrdgvni” (გვბრდღვნი) (vi disŝiras nin) - 8 konsonantoj; “gvprckvni” (გვფრცქვნი) (vi senŝeligas nin) - 8 konsonantoj.
  • Forestas korespondo en pluralo inter adjektivo kaj numeralo kun substantivo. Ekz. “erti lamazi kali” (ერთი ლამაზი ქალი) – unu bela virino, “ori lamazi kali” (ორი ლამაზი ქალი) – du belaj virinoj.
  • Forestas majuskloj kaj minuskloj.
  • Ekzistas unuopaj vortoj por postmorgaŭ kaj postpostmorgaŭ: zeg (ზეგ) kaj mazeg (მაზეგ) resp.
  • La prefikso ŝemo- indikas neintencan agon de la subjekta frazparto. Ekz: ŝemomeĉ'ama (შემომეჭამა) – mi hazarde (senintence) manĝis ĝin, ŝemogveĥarĝeboda (შემოგვეხარჯებოდა) ni senintence elspezus ĝin. k.t.p.

Kartvela literaturo[redakti | redakti fonton]

La ekzistanta skribita literaturo en la kartvela lingvo devenas de la 5-a jarcento.

Elstaraj verkoj de la kartvela mezepoka literaturo estas la jenaj:

  • Martireco de la Sankta Reĝino Ŝuŝanik - Iakob Curtaveli (la plej antikva ekzistanta hagiografia verko de la kartvela literaturo skribita inter la jaroj 476 kaj 483).
  • Corpus Areopagiticum - filozofia kaj teologia verko konsiderata esti verko de Petro la Iberia (Kartvela) en la 5-a jarcento.
  • La Martireco de Eŭstati Mcĥeteli - anonima aŭtoro (6-a jarcento)
  • La Vivo de Sankta Nino - anonima aŭtoro (8-a jarcento)
  • La Martireco de Abo Tbileli - Ioane Sabanisdze (8-a jarcento)
  • La Vivo de Grigol Ĥandzteli - Giorgi Merĉule (10-a jarcento)
  • Uscoro Karabadini (Senpajra Karabadino (medicinlibro) ) - anonima aŭtoro (11-a jarcento)
  • Historio de la Kartvelaj Reĝoj - Leonti Mroveli (11-a jarcento)
  • La Vivo kaj Historio de la Bagrationoj - Sumbat Davitisdze (11-a jarcento)
  • Eteriani - popola eposo (11-a jarcento)
  • La Vivo de Reĝo Parnavaz - anonima aŭtoro (11-a jarcento)
  • Galobani Sinanulisani - fama poemo verkita de la Reĝo Davido la 4-a de Kartvelio (12-a jarcento)
  • Ŝen Ĥar Venaĥi („Vi Estas Vinberejo“) - fama poema himno de la kartvela reĝo Demetre la 1-a (12-a jarcento)
  • Tamariani - Ioane Ĉaĥruĥadze (12-a jarcento)
  • La Kavaliro en Panterfelo (kartvele: Vepĥistkaosani) - Ŝota Rustaveli, la plej grava kartvela literatura verko, nacia eposo de Kartvelio (skribita dum la Ora Epoko de Kartvelio, 12-a-13-a jarcentoj)
  • Abdulmesiani - Ioane Ŝavteli (13-a jarcento)
  • Kartlis Cĥovreba (Historio/Kronikoj de Kartvelio) - pluraj aŭtoroj (finskribita en la 14-a jarcento)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]