Kashiwa Reysol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kashiwa Reysol
futbala klubo
Komenco 1940 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Ĉiba
Posedata de Hitachi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la stadiono

Kashiwa Reysol aŭ iom esperantigite Kaŝiŭa Reysol (japane 柏レイソル, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Kashiwa Reisoru) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 1995 kun du esceptoj de la jaroj 2006 kaj 2010 kontinue apartenas al la 1-a divido de la Japana Ligo. Ĝi havas sian sidejon en la samnoma urbo Kaŝiŭa (柏市) en la gubernio Ĉiba.

Reysol estis fondita en 1940 kiel Futbala Klubo de (la kompanio) Hitachi en la urbo Koganei, antaŭurbo de Tokio. En 1966, nur unu jaron post la fondiĝo de la unua nacia ligo de Japanio, la teamo translokiĝis al sia nuna loko en Kaŝiŭa. La unua teamo havis la plej sukcesan tempon tie meze de la 1970-aj jaroj: kun liga titolo kaj du Imperiestraj Pokalaj venkoj, ili kun la konkurencaj teamoj Yanmar Diesel (nun Cerezo Osaka) kaj Mitsubishi (hodiaŭ Urawa Red Diamonds) estis inter la plej bonaj teamoj en la lando. Ĉi tiu famo tamen baldaŭ malaperis, tiel ke la klubo komence de la 1990-aj jaroj, kiam konsentiĝis la starigo de profesia ligo, ne plu ludis grandan rolon.

Kvankam Hitachi tial ne estis inter la unuaj teamoj de la Japana Profesia Futbala Ligo, la profesiigo de la futbala sekcio antaŭenpuŝiĝis: la klubo estis fondita en 1992 sub la nomo Kashiwa Reysol kaj provizita per nova blazono kaj maskoto. La nomo Reysol derivatas de la hispanaj vortoj rey (reĝo) kaj sol (suno), kaŝita referenco al la kompanio Hitachi (日立), kiu estas skribita kun la signo 日 (suno). La kompanio ankaŭ restis, male al plej multaj aliaj kluboj, sola posedanto kaj ĉefa sponsoro de la klubo.


Iuj futbalistoj de la klubo:[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]