Kaspar Förster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaspar Förster
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1616 (1616-02-28)
en Gdańsk
Morto 2-an de februaro 1673 (1673-02-02) (56-jaraĝa)
en Gdańsk
Tombo Oliwa Cathedral
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Frat(in)o Georg Förster
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Kaspar (Caspar) Förster (Foerster, Forster) (baptita je la 28-a de februaro 1616 en Danzig, m. 1-a de februaro 1673 en Oliva estis germana kantisto kaj komponisto. La muzikan edukadon li ricevis unue de la patro Caspar Förster, Danzig (la patro vivis inter 1574 kaj 1652) kaj poste de Marco Scacchi en Varsovio. Poste li iris al Italio. En 1652 la dana reĝo Friedrich la 3-a vokis lin al Kopenhago por labori kun la kortkapelo. Pro la komencanta milito inter Danlando kaj Svedio li reiris al Danzig kie li laboris kiel kantoro ĉe la Marienkirche. Post mallonga restado en Venecio li revenis al Kopenhago (1660). Post restado en Hamburgo li fine revenis al sia naskiĝurbo.

Li kreis ses triosonatojn, diversajn ekleziajn koncertojn kaj kantatojn. La verkojn de la patro (kiu ankaŭ laboris kiel komponisto) ni ne konas.

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Domine Dominus noster
  • Vanitas vanitatum
  • Sonata a 7
  • Viri Israelite audite
  • La Pazza
  • Repleta est malis
  • Minimume 6 triosonatoj
  • Congregantes philistei
  • 3 prelegoj
  • 35 ekleziaj kantoj
  • 4 kantatoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]