Kastelo Mirów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Mirów

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Pollando Pollando
Geografia situo 50° 36′ 53″ N, 19° 28′ 30″ O (mapo)50.6147222219.475Koordinatoj: 50° 36′ 53″ N, 19° 28′ 30″ O (mapo)
Kastelo Mirów (Silezia provinco)
Kastelo Mirów (Silezia provinco)
DEC
Kastelo Mirów
Kastelo Mirów
Situo de Kastelo Mirów
Kastelo Mirów (Pollando)
Kastelo Mirów (Pollando)
DEC
Kastelo Mirów
Kastelo Mirów
Situo de Kastelo Mirów
Map
vdr
La kastelo Mirów videbla de la orienta flanko

La kastelo Mirów estas kavalira kastelo, troviĝanta apud la vilaĝo Mirów en la Silezia Provinco en Pollando. Ĝi estas parto de la kastelaro Aglaj Nestoj.

Ĝi estis konstruita en la 14-a jarcento sur kalkoŝtona roko kaj anstataŭis lignan-grundan fortikaĵon. Posedis ĝin komence la kavalira familio Koziegłów de la blazono Lis.

La fortikaĵo rapide kreskis ĝis sia kastela formo. Ludoviko la hungara, reĝo de Pollando, donis ĝin kiel feŭdon al duko Ladislao de Opole. Pro lia kontraŭpollanda politiko Ladislao la 2-a reprenis la posedaĵon. En 1442 la kastelon aĉetis Piotr el Bnin kaj komencis pligrandigi ĝin. La laboron daŭrigis la familio Myszkowski de la blazono Jastrzębiec, kiu ĉi tie situigis sian sidejon kaj al la familia nomo aldonis oficiale "el Mirów". Dum ilia posedo la kastelo estis plialtigita kaj aldonita estis loĝturo. Tamen la ebleco pligrandigi la konstruaĵon estis limigita kaj Myszkowski translokiĝis al nova, pli granda sidejo. La kastelon ekhavis Piotr Koryciński kaj poste la familio Męciński.

Dum la sveda diluvo la kastelo estis detruita. Depost rekonstruo ĝi estis enloĝata ĝis 1787. Post kiam la lastaj loĝantoj forlasis la kastelon en Mirów, ĝi kadukiĝis kaj ĝis nun restas ruino. De kelkaj jaroj ĝia posedantaro estas la familio Lasecki, kiu kune kun arkeologoj esploras ĝin por ekscii pli precize ĝian historion.

Ĝis la nuntempo konserviĝis fragmentoj de la muroj, la loĝturo kaj la flankaj turoj.

Proksima rigardo al la muro
La interno