Kastelparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo tra la parko de Wörlitz al la Templo de Venuso

Kastelparko (ankaŭ kastelĝardeno) estas ĝardeno apartenanta al kastelo, kiu kompletigas kaj kadrigas la domon. La arthistoria evoluo de la kastelparkoj en Eŭropo pasis plejparte paralele al la konstruarĥitekturo.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Jam en la antikvo oni metis ĝardenojn kiel ligo kaj kompletigo al grandsinjoraj palacoj. La kastelparko kiel eŭropa artoformo evoluis el la kastelĝardenoj origine uzataj kiel kuirejaj ĝardenoj kaj akiris dum la paso de la jarcentoj pli kaj pli imponajn formojn kaj gravecon. Ekde la moderna epoko kaj kune kun la kastelkonstruo, al kiu analoge malvolviĝis la ĝardenkonstrua arto, evoluis dum la paso de la jarcentoj diversaj ĝardensistemoj, kies historio estas resumebla en tri epokojn. Ekzemplo de bela kastelĝardeno estas Kastelparko Meiningen en Turingio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Sarkowicz: Die Geschichte der Gärten und Parks. Insel Verlag, Frankfurto ĉe Majno 2001.
  • Kerstin Walter: Geschichte der Gartenkunst. Von der Renaissance bis zum Landschaftsgarten. Verlag DuMont, Kolonjo 2006.
  • Albert Jost: Gartenlust – Lustgarten. Verlag Schnell & Steiner, Regensburgo 2003, ISBN 3-7954-1535-7.
  • Ehrenfried Kluckert (eld.): Gartenkunst in Europa. Könemann Verlag, Erscheinungsort 2005.