Kategoriigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategoriigo estas la procezo laŭ kiu oni agnoskas ideojn kaj objektojn, diferencigas kaj komprenas ilin.[1] Kategoriigo implicas ke objektoj estas grupigitaj en kategorioj, kutime por kelkaj specifaj celoj. Ideale, kategorio bildigas rilaton inter la subjektoj kaj la objektoj de kono. Kategoriigo estas fundamenta en lingvo, antaŭdirado, inferenco, decidofarado kaj ĉe ĉiaj tipoj de media interagado. Oni indikis ke kategoriigo ludas gravan rolon en komputila programado.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]