Katetero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vejna katetero, fiksita per sparadrapo

Katetero (de la greka vorto καθíημι = subensendi, faligi) estas tubeto aŭ tubo de varia diametro el plasto, latekso, silikono, metalovitro, en kiu kavaj organoj de homoj (en veterinara medicino ankaŭ de bestoj) kiel urina veziko, stomako, intestaro, angio ktp., sed ankaŭ orelo aŭ la koro, povas esti esplorataj, plenigataj aŭ purigataj per likvaĵo. Per specialaj kateteroj, kiuj havas aldonajn aparatojn por kapti, disigi aŭ tondi, eblas kapti kaj forpreni ĝenajn substancojn, kiuj ekzemple blokas la vojon en angio, kaj povas fari mikrooperaciojn. Modernaj medicinistoj utiligas kateterojn cele al trovado de diagnozo aŭ cele al plenumo de terapio. La apliko de katetero al paciento nomiĝas "kateterado".

Jam ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. en antikva Egiptio uziĝis stabilaj kateteroj el stano kaj bronzo. Aldone tie samkiel en antikva Barato kun katetera celo uziĝis tuboj el kano, pajlo aŭ ruliĝintaj palmofolioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]