Katharina Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katharina Mann
Persona informo
Katia Mann
Naskonomo Katharina Hedwig Pringsheim
Naskiĝo 24-an de julio 1883 (1883-07-24)
en Feldafing
Morto 25-an de aprilo 1980 (1980-04-25) (96-jaraĝa)
en Kilchberg ZH
Tombo Kilchberg cemetery vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Pringsheim vd
Patro Alfred Pringsheim vd
Patrino Hedwig Pringsheim vd
Gefratoj Klaus Pringsheim • Heinz Pringsheim • Peter Pringsheim • Erik Pringsheim vd
Edz(in)o Thomas Mann vd
Infanoj Erika MannKlaus MannGolo Mann • Monika Mann • Elisabeth Mann-Borgese • Michael Mann vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katharina Hedwig MANN, origine: PRINGSHEIM, karesnome: Katia (naskiĝis la 24-an de julio 1883 en Feldafing, Germanio; mortis la 25-an de aprilo 1980 en Kilchberg ZH, Svisio) estis la edzino de la germana verkisto Thomas Mann.

Katharina Pringsheim havis kvar pli aĝajn fratojn. Ŝia patro Alfred Pringsheim (1850-1941) estis matematikisto kaj ŝia patrino Hedwig Dohm (1855-1942) antaŭ sia edziniĝo estis teatra aktorino. Ŝia avino Hedwig Dohm (1831-1919) estis fama verkistino kaj feministino. La ĝemelfrato de Katharina Klaus Pringsheim (1883-1972) estis direktisto, komponisto, muzik-verkisto kaj instruisto.

Ŝi studis matematikon ĉe sia patro kaj fizikon ĉe Wilhelm Conrad Röntgen, sed ĉesigis tion en 1904, mallonge antaŭ sia edziniĝo al Thomas Mann. La geedziĝfesto okazis la 11-an de februaro 1905 en Munkeno.

La paro havis ses idojn: Erika, Klaus, Golo, Monika, Elisabeth kaj Michael. Post la naskiĝo de Monika, en 1910, Katharina Mann malsaniĝis. Ŝi pasigis plurajn monatojn en sanatorioj. Ŝia restado en Davos, en 1912, inspiris Thomas Mann al la romano Der Zauberberg. Antaŭe ŝi jam estis modelo por la karaktero de Imma SPOELMANN en la verko Königliche Hoheit (1909).

En la jaro 1933 la familio elmigris: unue al Francio, poste Svislando kaj, en 1939, al Usono. Katharina Mann agis kiel manaĝerino de sia edzo, krome ŝi okupiĝis pri la materia sekureco de la familio kaj la evoluigo de la talentoj de la gefiloj.

En 1952 la familio revenis al Svisio, kie Thomas Mann en 1955 mortis. En la jaro 1974 Katharina Mann publikigis siajn memorojn: Meine ungeschriebenen Memoiren.