Katolikaj Gereĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapitulaco de la Regno de Granada al la Katolikaj Gereĝoj, de Francisco Pradilla.

Katolikaj Gereĝoj estis nomitaj Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, reĝoj de la antikvaj regnoj respektive de Aragono kaj Kastilio en Hispanio kaj pro tio la du unuaj de la moderna Hispanio. Ili estis geedzoj kaj pro tio heredigis al filino kaj poste al nepo, la posta Karolo la 1-a, la tutan Hispanion.

La Papo Aleksandro la 6-a donis al Fernando la 2-a de Aragono la titolon Rey Católico (Katolika Reĝo), kiel kompenso ĉar jam antaŭe estis doninta la titolon de Plej Kristana reĝo al Francisko la 1-a de Francio, regno kiu tiam disputis kun Aragono la regadon de Italio; poste, la historio kaj la kutimo, popularigis la nomon de Katolikaj Gereĝoj kune al ambaŭ geedzoj, Fernando kaj lia edzino, Izabela la 1-a de Kastilio.

Ili geedziĝis en la Palaco de la familio Vivero de Valladolid la 19-an de oktobro 1469, kaj poste ekloĝis en la Kastelo de Fuensaldaña (Valladolid).

La regado de la Katolikaj Gereĝoj koincidis kun la transiro de la mezepoka mondo al la moderna en Hispanio. Per tiu geedziĝo oni atingis uniigon, en la dinastio de la familio Trastamara, de la regnoj de Kastilio kaj Aragono.

La gereĝoj danke al helpo de urboj kaj eta nobelaro starigis fortan monarkion kontraŭ la povo de eklezianoj kaj nobeloj. Per la konkero de la regnoj de Granada, Navarra, Kanarioj, Melilo kaj aliaj afrikaj urboj atingis teritorian union sub unusola krono de la tuta teritorio — escepte Ceŭto kaj Olivenza — kio nuntempe konsistigas Hispanion. Krome ili ekis la etnan purigadon kiu dum postaj jarcentoj homogenigos la landon sen spuroj ĉu etnaj ĉu kulturaj de islamanojjudoj.

La gereĝoj organizis komunan eksteran politikon kiu estis markita de la diplomatia eco de Fernando la Katoliko, kiu donos al la hispana regno la unuarangan lokon por postaj epokoj. Malkovro de Ameriko en 1492, je la flanko ĉefe de Izabela la 1-a ŝanĝos la mondan historion.

Tiu cirkonstanco malfermis enormajn eblojn al ekonomio, scienco kaj kulturo kaj akcentis la atlantikan disvastiĝon de Hispanio kio pluokazos en postaj jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]