Kazeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazeo
Deveno Orienta Eŭropo
Origino bovinlakto
vdr
Kazeo-vendistoj en bazaro de Samarkando

Kazeo (germane Quark, ruse Творог) estas fromaĝo, densa, solidiĝinta, ne fermentinta parto de lakto, el kiu oni faras fromaĝon (verdeta resto de lakto estas la selaktolaktosero). La libere deponita lakto acidiĝas mem, sed kelkfoje oni aldonas fermentilojn. Malnovtempe oni uzis erojn el la detranĉita stomako de bovido (nomata ĉimozino) Oni forigas la likvan parton per filtriloj aŭ centrifugiloj[1][2][3].

La kazeo apartenas al la grupo de freŝ-fromaĝoj, kiuj male al la normalaj fromaĝoj (dur- aŭ tranĉ-fromaĝoj) ne estas plu maturigitaj kaj spicitaj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kazeo vendiĝis plejkutime kun 60% aŭ 40% da grasaĵoj (kalkulata sur sekigita kvanto, ĉar plejparto el la kazeo estas akvo!), 20% estis malkutima kaj por dieto. Nun, pro la nuntempa obsedo pri maldikeco kaj forigo de ĉia graso, oni ne plu trovas nek 60%, nek 40%; 20% estas la "ne-dieta" ! kaj plej ofta estas kun 0% da grasaĵo[4][5].

Kazeo enhavas multan proteinon (80% kazeino, 20% laktoproteinojn), kalcion kaj fosfaton.

Kazeo estas unu el bazaj manĝaĵoj en Uzbekio, kaj pli ĝenerale ĉiuj turkaj landoj aŭ tiuj kies manĝa kulturo devenas el la turkaj gentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coccinella, C.. (2008) Mijn Jack Russell IS mijn Kind. Wwaow, p. 75. ISBN 978-90-902360-6-3.[rompita ligilo]
  2. Blommestein, I. van. (2002) Toetjes & desserts. Inmerc, p. 13, 74. ISBN 978-90-6611-448-7.
  3. Duquesnoy, C.; F. van Wijk (ills.). (2002) Toveren met toetjes. Inmerc, p. 67. ISBN 978-90-6611-268-1.
  4. Käseverordung (German regulations on cheese; in German).
  5. ГОСТ Р 52096-2003. Творог. Технические условия. ruse