Kealakekua Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kealakekua Golfo
Kealakuekua Golfo matene
Kealakuekua Golfo matene
Kealakuekua Golfo matene
golfeto [+]

LandoUsono
SubŝtatoHavajo

AkvejoPacifiko
SituoKon-distrikto
- koordinatoj19° 28′ 30″ N, 155° 55′ 43″ U (mapo)19.47509-155.92857Koordinatoj: 19° 28′ 30″ N, 155° 55′ 43″ U (mapo)

Areo1,52 km² (152 ha)

Kealakekua Golfo (Havajo)
Kealakekua Golfo (Havajo)
DEC
Kealakekua Golfo
Kealakekua Golfo
Map
Kealakekua Golfo
Vikimedia Komunejo:  Kealakekua Bay [+]
vdr

La Kealakekua Golfo (angle Kealakekua Bay) estas golfo en la Kon-distrikta marbordo de la insulo Havajo 12 mejlojn (19 km) sude de Kailua-Kona. Setlita jam de antaŭ milo da jaroj, la ĉirkaŭa areo enhavas multajn arkeologiajn kaj historiajn lokojn kiel religiaj temploj (heiau) kaj estas ankaŭ la loko kie okazis la mortigo de la unua dokumentita alveninta eŭropano al la Havajaj insuloj, nome la kapitano James Cook. Ĝi estis listita en la listo de National Register of Historic Places de la insulo Havajo en 1973 kiel Kealakekua Bay Historical District.[1] La golfo mem estas distrikto de marviva konservado, nome tre populara celo por kanuado, subnaĝado kaj pertuba subnaĝado.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. B. Jean Martin (30a de Septembro, 1971). "Kealakekua Bay Historical District nomination form". National Register of Historic Places. National Park Service. Alirita la 26an de Oktobro 2018.
  2. "Coral Reef Network". coralreefnetwork.com. Alirita la 26an de Oktobro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]