Kembriĝo (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kembriĝo
Kembriĝo
universitata urbo • urbo • county town • urbego • city of United Kingdom

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo CB
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 123 867  (2011) [+]
Loĝdenso 3 043 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 12′ N, 0° 7′ O (mapo)52.2080555555560.1225Koordinatoj: 52° 12′ N, 0° 7′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 40,7 km² (4 070 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Kembriĝo (Anglio)
Kembriĝo (Anglio)
DEC
Kembriĝo
Kembriĝo
Situo de Kembriĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cambridge [+]
vdr


Kembriĝo (angle Cambridge, [prononco "KEJMbriĝ"]), la sidejo de la Universitato de Kembriĝo, estas urbo en Anglio, 80 kilometrojn norde de Londono, kiu havas iom pli ol 100,000 loĝantoj laŭ la 2001-a registara censo.

Jam de jarcentoj ĝi estas grava centro por scienco, lernado kaj esplorado; famaj sciencistoj, kiuj laboris kaj laboras en Kembriĝo inkluzivas Sir Isaac Newton, Charles Babbage, James Clerk Maxwell, James Watson Francis Crick, Sir Fred Hoyle, Sir Martin Rees, kaj Profesoro Stephen Hawking inter multaj aliaj. Pli lastatempe la urbo iĝis egale grava loko por komputika laboro. Multnombraj internaciaj komputikaj firmaoj havas sian britan oficejon en Kembriĝo, sed ĝi ankaŭ havas aron de propraj, lokaj firmaoj, ekz. ARM, fama kreanto de mikroprocesoroj.

La urbo havas tradicie altan nivelon de uzado de bicikla transporto, ĉefe pro sia universitato kaj pro la manko de gravaj montetoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kembriĝo mortis hungardevena fizikisto Egon Orován.

Esperanto en Kembriĝo[redakti | redakti fonton]

Lastatempe la antaŭa Kembriĝa Esperanto-Klubo dormetas, sed la Pasporta Servo daŭre havas du gastigantojn en Kembriĝo.

EdE-C

3-a Universala Kongreso 13 - 17-a de aŭgusto 1907, 1317 partoprenantoj el 35 landoj; provo de internacia monsistemo: spesmilo. Unuafoje ŝtata registaro (Belgio) reprezentis sin dum E-kongreso.