Kembriĝo (Masaĉuseco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kembriĝo
Kembriĝo
urbo de Usono • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02138–02142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 118 403  (2020) [+]
Loĝdenso 6 428 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 71° 6′ U (mapo)42.375-71.106111111111Koordinatoj: 42° 23′ N, 71° 6′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 18,418614 km² ( 184 1.8 614 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Kembriĝo (Masaĉuseco)
Kembriĝo (Masaĉuseco)
DEC
Kembriĝo
Kembriĝo
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Situo de Kembriĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cambridge, Massachusetts [+]
vdr

Kembriĝo [kejmbreĝ] (angle Cambridge, esperantigo: Kembriĝo) estas urbo en Masaĉuseco, Usono, apartigita de Bostono per la Rivero Charles. En 2000, loĝis 101.355 homoj en Kembriĝo. Kiel Kembriĝo (Britio), ĝi estas universitata urbo. Ĝi estas la hejmo de Harvard kaj MIT, inter aliaj.

Kembriĝo estis fondita de elmigrintoj kiuj eliris Brition en 1630. Ĝi havis la nomon Newtowne ("nova urbo") ĝis 1638 kiam la nomo iĝis Kembriĝo. En 1846 ĝi iĝis urbo, kuniginte tri vilaĝojn: Malnova Kembriĝo, «Cambridgeport,» kaj Orienta Kembriĝo.

Hodiaŭ, Kembriĝo estas la hejmo de kulture diversa loĝantaro. Pli ol 50lingvoj aŭdiĝas dur la strato de la urbo, inkluzive la hispana, la kreola, la portugala, la ĉina, la amhara, kaj la korea. Infanoj el 82 malsamaj landoj ĉeestas la publikajn lernejojn. Studentoj el la tuta mondo studas ĉe Universitato Harvard, la Instituto Radcliffe por Altnivela Studo, la Masaĉuseca Instituto de teknologio, kaj Universitato Lesley. La pezajn industriojn de la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj anstataŭiĝis la entreprenoj teknologie bazitaj, inkluzive de elektroniko, la mem-rivelantaj filmoj kaj fotiloj de la firmao Polaroid, softvaro, kaj bioteknologia esplorado.

La ŝtato Masaĉuseco estas politike interesa loko nuntempe. Estas du signifaj politikaj partioj en Usono kaj oni malofte aŭdas pri aliaj. Sed en Kembriĝo, en la voĉdonado por prezidento de Usono en 2000, la kandidato por la Verda Partio de Usono gajnis la duan lokon, kaj George W. Bush (kiu fine gajnis la postenon) estis la tria laŭ kvanto de voĉdonoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

La sidejo de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kembriĝo mortis:

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la ĝemelaj urboj de Kembriĝo estas Coimbra, Portugalio; Gaeta, Italio; Galway, Irlando; San Jose Las Flores, Salvadoro; Cukubo, Japanio; kaj Jerevano, Armenio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]