Kim Philby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kim Philby
Persona informo
Naskonomo Harold Adrian Russell Philby
Naskiĝo 1-an de januaro 1912 (1912-01-01)
en Ambala, Brita Hindio,  Brita imperio
Morto 11-an de majo 1988 (1988-05-11) (76-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Kuncevo
Lingvoj anglarusa
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Trinity CollegeWestminster School
Familio
Patro St John Philby
Patrino Dora Johnston
Edz(in)o Litzi Friedmann • Rufina Pukhova • Aileen Amanda Furse • Eleanor Kerns
Infanoj Harry George Philby • Josephine F. Philby • Miranda Philby • Dudley Thomas Philby • John David Philby
Okupo
Okupo spiono • ĵurnalistopublikigisto • intelligence officer
vdr

Kim PHILBY (naskiĝis la 1-an de januaro 1912 en Ambala/Barato, mortis la 11-an de majo 1988 en Moskvo) estis brita sekretagento kaj soveta spiono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la studado li konatiĝis kun Guy Francis de Moncy Burgess, kiu kondukis lin al la spiona rondo de la Kembriĝa Kvinopo. Li proksimiĝis al la komunismo kaj la soveta sekretservo varbis lin en 1934 en Aŭstrio. Li alpaŝis la britan sekretservon MI6 per helpo de Burgess en 1940. Philby estis tie instruisto de la ribeliga propagando, poste de 1941 ĝis 1944, ĉefo de buroo pri kontraŭspionado sur la ibera duoninsulo.

Ekde 1944 gvidis Philby la novan kontraŭsovetan sekcion en Londono, de kie li tuj pludonis por la sovetoj ĉion kio uzeblis por la sovetoj. En 1946 ricevas li la ordenon de la Brita imperio kaj en 1949 elektiĝis li al la plej superaj reprezentantoj de la brita sekretservo en Usono, kie li devis kunlabori kun FBI kaj la nove fondita CIA. Li informis eĉ ekzemple el Usono la sovetojn pri la usona plano pri alsendo de armigitaj agentoj al Albanio kaj li informis Burgess kaj Donald Maclean - anojn de la Kembriĝa Kvinopo- pri la spionada suspekto kontraŭ ili. Kiam li en 1951 malaperis, okazis ekzameno pri lia agado, sed nenio malkovriĝis. Philby emeritiĝis en 1952.

Li laboris ekde 1956 kiel agento en Bejruto, kie li estis malkovrita de KGB-dizertinto en 1962. Li fuĝis la 21-an de januaro de 1963 al Rusio, kie li ricevis politikan azilon kaj la sovetan ŝtatanecon. Li ricevis por lia laboro la Ordenon de Lenin.

La kaŝnomo de Kim Philby estis PARSIFAL.