Kipraj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kipro aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II la 29-an de aprilo 2005. Ekde tiam la kipra pundo ligitas al la eŭro per fiksa averaĝa kurzo de 1 EUR = 0,585274 CYP kaj rajtas superi aŭ malsuperi tiun kurzon nur je maksimume 15 procentoj. Ĉar ŝtata valuto devas almenaŭ dum du jaroj esti ligita al tiu mekanismo, antaŭ ol havi la rajton transiri al la komuna eŭropa valuto, enkonduko de la eŭro en Kipro eblas la 1-an de januaro 2008. La 13-an de februaro 2007 publikiĝis, ke Kipro oficiale petis pri enkonduko de la eŭro en la lando. Dum la jaro 2006 du el la plej gravaj kriterioj por enkonduko de la eŭropa valuto, la ŝtata ŝuldiĝo, kiu ne rajtas superi kvoton de 3 procentoj, kaj la inflacio estis ene de la postulataj limoj, kio subtenis la kipran peton.

La 16-an de majo 2007 la Eŭropa Komisiono en Bruselo kaj la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno publikiĝis, ke la eŭro ekde la 1-a de januaro 2008 rajtas esti la ŝtata valuto de Kipro. La decidon la 21-an de junio konfirmis la ŝtataj kaj registaraj gvidantoj de la Eŭropa Unio.

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Kipro, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La kiprajn eŭro-monerojn produktigas la kipra centra banko.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la kipraj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Kroatio
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgo
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La 14-an de oktobro 2007 finiĝis nacia konkurso pri la dezajno de la kipraj eŭro-moneroj. La konkursaj kondiĉoj jam difinis la estontajn motivojn:

  • 1 eŭro-cendoj, 2 eŭro-cendoj, 5 eŭro-cendoj: muflono, kipra sovaĝa ŝafo (reprezenta por la naturo).
  • 10 eŭro-cendoj, 20 eŭro-cendoj, 50 eŭro-cendoj: la antikva ŝipo de Kirenia (reprezenta por la maro).
  • 1 eŭro, 2 eŭroj: la idolo de Pomos, 5000 jarojn aĝa prahistoria figuro, ekspoziciata en la arkeologia muzeo de Kipro (reprezenta por la kulturo).
Bildoj de la naciaj flankoj de la kipraj eŭro-moneroj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
muflono, kipra sovaĝa ŝafo
0,10 € 0,20 € 0,50 €
la antikva ŝipo de Kirenia
1,00 € 2,00 € randoteksto de 2 €
2 ΕΥΡΩ 2 EURO
la prahistoria figuro idolo de Pomos

Vidu ankaŭ :

Eksteraj ligiloj