Kiribata dolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiribata dolaro
valutodolaro • dekuma valuto
Ŝtato:  Kiribato
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: $
Ŝanĝokurzo 1 aŭstralia dolaro = 1 KID

(fikse)

vdr

La kiribata dolaro kaj la aŭstralia dolaro estas la du valutoj oficiale uzataj en la oceania ŝtato Kiribato. Unu kiribata dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KID. La valuto estas ligata al la aŭstralia dolaro je kurzo 1=1. Moneroj de la kiribata dolaro cirkulas ekde la jaro 1979, paralele al moneroj kaj monbiletoj de la aŭstralia dolaro. La valuton administras kaj eldonas la centra banko de Aŭstralio. Kvankam ĝi do ne vere estas sendependa valuto, simile al la tuvala dolaro, ĝi tamen ricevis kodon laŭ la normo ISO 4217 por substreki la internacian rekonon de la ŝtata sendependeco de Kiribato.

specialaj moneroj de 5, 10 kaj 20 kiribataj dolaroj el la jaro 2000 (vidu tekste)

Regule cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, kaj de 1 kaj 2 dolaroj. Okaze de la komenciĝo de la 3-a jarmilo ankaŭ produktiĝis specialaj moneroj de 5, 10 kaj 20 dolaroj (vidu la bildon sube), kiuj tamen pli estas gardataj de kolektistoj ol ke ili estus praktikaj pagiloj. Ĉiuj moneroj unuflanke bildigas la blazonon de Kiribato kaj aliflanke prezentas bildojn el la loka flaŭro kaj faŭno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]