Kiten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlimana strando

Kiten (en bulgara Китен, kun signifo "amata, bela") estas marborda urbo de Bulgario ĉe la Nigra Maro kaj pli precize parto de Provinco Burgas. Ĝi estas situanta sur la malgranda duoninsulo Urdoviza, ĉe la elfluejo de la rivero Kiten, kaj havas du strandojn: Atliman kaj Urdoviza.

Ĝis la Balkanaj militoj en 1912–1913, estis nur haveneto por enŝipigi lignon kaj karbon tie. Kiten estis poste fondita en 1931 de 30 familioj de Bulgaroj rifuĝintaj el Orienta Trakio kiu resetliĝis tie ĉe la nove fondita por rifuĝintoj vilaĝo Fazanovo. Tamen, la areo havas restojn el Antikveco, kiel amforoj el la 6a jarcento a.K. kiuj estis trovitaj ĉe la suda strando (Urdoviza). Kiten estis deklarita nacia ripozejo en 1962, kaj ekde 1981 ĝi estis administre kvartalo de proksima Primorsko. En la 17a de junio 2005 la iama vilaĝo estis proklamita separata urbo [1] Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine por pli efike elteni la kreskan nombron de turistoj, ĉefe el Bulgario, Ĉeĥio, Slovakio, Serbio, Rusio kaj Germanio (ĉe junio de 2005).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Rajčevski, Stojan. (2001) “Kiten”, Krajbrežna Strandža: Toponimi i hidronimi. Sofia: Universitetsko izdatelstvo "Sv. Kliment Ohridski", p. 34–35. ISBN 954-07-1541-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]