Klausen (Sudtirolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klausen (Chiusa )
Klausen
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 38′ N, 11° 34′ O (mapo)46.63333333333311.566666666667Koordinatoj: 46° 38′ N, 11° 34′ O (mapo)
Alto super marnivelo 523 m
Areo 51 km²
Loĝantaro 5196 (2023)
Loĝdenso 101 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Gudon, Lazfons, Verdignes
Najbaraj komunumoj Villnöß, Lajen, Sarntal, Vahrn, Feldthurns kaj Villanders
Patrono sankta Andreo
Festa tago 30-a de novembro
Nomo de loĝantoj Klausener (itale chiusani)
Poŝtkodo 39043
Imposta kodo C652
Kodo laŭ ISTAT 021022
Telefona prefikso 0472
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Klausen - por kiu aldona itallingva nomo Chiusa estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 196 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Villnöß, Lajen, Sarntal, Vahrn, Feldthurns kaj Villanders.

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la loĝantoj (91%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 8% parolas denaske la italan kaj 1% la ladinan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La loĝlokon en la valo de la rivero Eisack (itale Isarco) superrigardas la impona monto Säbener Berg. Ĝi jam ekde la 4-a jarmilo antaŭ nia erao estis loĝata, probable ĉar la impona formo al la homoj donis la impreson ke ĝi estus bona rifuĝejo kontraŭ minacaj danĝeroj. La frua loĝiĝo estas pruvita per arkeologiaj malkovroj kiuj estis faritaj inter la jaroj 1929 kaj 1982. En la malfrua antikva epoko kaj la frua mezepoko la setlejo Säben sur teraso de la sudokcidenta deklivo de la monto estis grava kristana centro kaj episkopejo. Monumentaj atestaĵoj pri tiu kristanisma pasinto nun interalie estas la kirko Sankta Kruco, historia monaĥejo kun preĝejo kaj la kirko de Nia Sinjorino kun najbara maria kapelo sur la monteto; la vojon de Klausen al Säben en la mezepoko gardis la burgo Branzoll.

la historia monaĥejo Säben
la burgo Branzoll
panoramo en historia bildigo fine de la 19-a jarcento