Klingnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klingnau (stacidomo).
Klingnau
Blazono de Klingnau
Malnova urbocentro de Klingnau
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 35′ 0″ N 8° 15′ 0″ O / 47.58333 °N, 8.25000 °O / 47.58333; 8.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 0″ N 8° 15′ 0″ O / 47.58333 °N, 8.25000 °O / 47.58333; 8.25000 (mapo)
Areo  km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 5313
Komunumkodo 4309
Mapo de Klingnau
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Klingnau estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3087 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Klingnau situas en la suba Arovalo ĉe la orienta bordo de la Baraĵlago de Klingnau kaj la okcidenta deklivo de la tavolĵurasa montoĉeno Achenberg. La setlejoj de la urbeto komplete kunkreskis kun la setlejoj de la najbara komunumo Döttingen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Klingnau limas en nordo al Koblenz, en nordoriento al Rietheim, en oriento al Bad Zurzach, en sudo al Döttingen, en sudokcidento al Böttstein, kaj en okcidento al Leuggern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Klingnau

La urbeto disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Turgi al Koblenz kun rektaj trajnoj al Waldshut, Baden kaj Bad Zurzach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 20 kilometrojn sude en Dättwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Klingnau datiĝas el la jaro 1239 kiel Chlingenowe. La 8-an de majo 1243 Klingnau estis la unuan fojon menciita kiel urbo.

En la jaro 1269 la tiama Senjoro Walter de Klingen vendis la urbeton al la Episkopejo Konstanco. Krom la Episkopejo Konstanco ankaŭ la Habsburgoj, la Johanitoj kaj la Monaĥejo Sankt-Blasien posedis rajtojn pri la urbo.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Klingnau estis atribuita al la Grafejo Baden. La Ĵurkomunumo sukcesis akiri praktike ĉiujn rajtojn pri la urbo de la diversaj antaŭaj posedantoj kiel la Episkopejo de Konstanco. Dum la Milito de la ligo de Aŭgsburgo, la registaro de Antaŭa Aŭstrio, devis ekziliĝi en la jaro 1689 al Klingnau.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Dum la militoj inter Francio kaj Aŭstrio, la fronto pasis tre proksime de la urbeto. En la jaro 1814 aŭstraj trupoj instalis milithospitalon en la Monaĥejo Sion en Klingnau.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Klingnau fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen