Knaranaso de Coues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Knaranaso de Coues
Knaranaso de Coues
Knaranaso de Coues
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. strepera couesi
Anas strepera couesi
(Streets, 1876)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Knaranaso de CouesKnaranaso de insulo Washington (Anas strepera couesi) estas jam formortinta birdo de la grupo de la plaŭdanasoj kiu estas konata nur pro du nematuraj specimenoj el la insulo de Pacifiko nome Teraina (iam konata kiel insulo Washington — Luther menciis supozatan eston en la insulo "Novjorko", kiu estas tamen alia iama nomo de Teraina), Liniaj Insuloj, Kiribati.[1] Ili estas en la Nacia Muzeo de Natura Historio en Vaŝingtono.[1] Kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de la birdo estas en honoro de Elliott Coues.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino de Komuna knaranaso. La specimenoj de Streets de la insulo Washington diferencas nur laŭ malgrandaj detaloj (vidu tekston).

Oni konas kaj masklon kaj inon, kiuj similas la nematuran aspekton de la Komuna knaranaso escepte pro la nigra beko kun pli alta nombro de filtrilaj lamellae, nigraj piedoj kaj multe malpli grando (kio povas esti rilata al tio ke la birdoj ne tute estis kreskintaj). La masklo similas al masklo de Komuna knaranaso en eklipsa plumaro escepte iome da blanka makuleteco ĉe brusto kaj dorso. La ino aspektas kvazaŭ malgranda ino de Komuna knaranaso; la unuarangaj flugilkovriloj ne havis nigran bildon, kaj la internaj duarangaj estis grizaj anstataŭ blankaj.[1][2][3]

Mexuroj estas: flugiloj, 19.9 cm; beko, 3.7 cm; tarso, 3.6 cm.[1] Tio signifas, ke la birdoj estis similgranda al Kablanda krekoMarĉanaso, kun totala longo de 40–45 cm.[4] Ĉar la birdoj ne estis tute plenkreskaj kiam ili estis mortpafotaj, ne klaras ĉu ili estus kreskontaj iom plie.

Statuso kaj formorto[redakti | redakti fonton]

Teraina (Insulo Washington)

La statuso de tiu birdo estas polemika. Dum multaj scienculoj konsideras ĝin kiel nanigita subspecio de la Komuna knaranaso (Anas strepera strepera),[5] aliaj asertas, ke la du individuoj povus esti vere junuloj de loka reprodukta populacio kiu eĉ povus esti ne nepre taksonomie distinga. La Komuna knaranaso estas konata vaganto de la insuloj Tuamotu (Kolbe skribis “Tahiti” kiu estas mislego de Greenway)[6] kaj Havajo ekzemple, kiuj estas ĉirkaŭ je sama distanco el la reproduktaj teritorioj de la specioj kiel el Teraina (kiu pli malpli kuŝas inter tiuj du grupoj). Tio tute ebligas ke la Knaranasoj de la insulo Washington estus idaro de kelkaj vagantoj de Komuna knaranaso, eble setliĝinte post esti vunditaj de ĉasistoj.[1][2][6] Aliflanke la informoj de Streets sugestas, ke estis populacio de tiuj anasoj kiuj eble loĝis tie de longe kaj meritis agnoskon kiel distinga taksono.[7]

La observoj de la du individuoj okazis en januaro de 1874.[8] La specia priskribo estis de Thomas Hale Streets (1847–-1925) en 1876. Streets informis pri la du nematuruloj kiujn li mortpafis kaj kiuj estis trovataj en torfejo.[7]

La kaŭzo de ties formorto povus esti troetenda ĉasado fare de setlantoj de Tabuaeran (Insulo Fanning), kiuj estis mortpafintaj grandajn nombrojn de migrantaj anasoj kaj en Teraina kaj en Tabuaeran ĉiujare. W.G. Anderson, surloka loĝanto asertis en 1926 ke kvankam li estis kreskinta en Teraina kaj en Tabueran ĉe la jarcentoŝanĝo, li neniam trafis indiĝenan populacion de knaranasoj en Teraina. Tiele la populacia malapero povus esti fiksata je la lasta kvarono de la 19a jarcento, inter mezaj 1870-aj jaroj kaj 1900.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Luther, D. (1996)
  2. 2,0 2,1 Greenway, J. (1967)
  3. Day, D. (1981)
  4. Madge & Burn (1987)
  5. E.g. Carboneras (1992)
  6. 6,0 6,1 Kolbe, H. (1984)
  7. 7,0 7,1 7,2 Wetmore, A. (1925)
  8. Bulletin - United States National Museum (1877) (priskribo kiel Chaulelasmus couesi). United States National Museum; Smithsonian Institution; United States. Dept. of the Interior

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Carboneras, Carles (1992): 74. Gadwall. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Volume 1: Ostrich to Ducks): 602, plate 45. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
  • Day, David (1981): The Doomsday Book of Animals. Ebury, London/Viking, New York. ISBN 0-670-27987-0
  • Fuller, Errol (2000): Extinct Birds (2nd ed.). Oxford University Press, Oxford, New York. ISBN 0-19-850837-9
  • Greenway, James C. Jr. (1967): Washington Island Gadwall. In: Extinct and Vanishing Birds of the World (2nd ed.): 171-172. Dover Publications, New York.
  • Kolbe, Hartmut (1984): Die Entenvögel der Welt (3rd ed.). [in German] J. Neumann-Neudamm, Melsungen. ISBN 3-7888-0424-6
  • Luther, Dieter (1996): Coues' Schnatterente ["Coues' Gadwall"]. In: Die ausgestorbenen Vögel der Welt (Die neue Brehm-Bücherei 424) (4th ed.): 27-28. [in German] Westarp-Wissenschaften, Magdeburg; Spektrum, Heidelberg. ISBN 3-89432-213-6
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • Wetmore, Alexander (1925): The Coues Gadwall Extinct. Condor 27(1): 36. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine