Kolham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolham
vilaĝo
Oficiala nomo: Kolham
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Kolham
 - koordinatoj 53° 10′ 59″ N 06° 44′ 35″ O / 53.18306 °N, 6.74306 °O / 53.18306; 6.74306 (mapo)
Loĝantaro 1 491 (1-8-2004)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Kolham

Kolham estas vilaĝo en la komunumo Midden-Groningen en la provinco Groningen (Nederlando). La vilaĝo situas je la suda flanko de la komunumo, apud la A7. La vilaĝo havis, je la 1-a de aŭgusto 2004, 1 491 loĝantojn.

Tergaso[redakti | redakti fonton]

Je la 29-a de majo 1959 oni malkovris la unuan tergason en Kolham. Sur la kulturkampo de terkultivisto K.P. Boon oni trovis la gasvezikon je profundeco de 2659 metroj. Nur post jaroj montriĝis kiel granda la veziko estis; minimume 2 700 miliardoj kubmetroj. Je la 22-a de julio oni elterigis la unuan gason. La trovaĵo estis la komenca paŝo al rapida kresko de la nederlanda ekonomio.

Tertremo je la 16-a de aŭgusto 2012 apud Huizinge en la komunumo Loppersum havis magnitudon de 3,6 (la plej forta iam en Norda Nederlando). En la tergasregiono de Groningen estas pliiĝo de la nombro da tertremoj. Tio estas rezulto de la pligrandiĝinta gasproduktado.

Je la 29-a de marto 2018 la nederlanda registaro decidis forte malpliigi la produktadon de tergaso kaj ke ne malpli frue ol en 2030 la produktado de tergaso finiĝos en Groningen.

Gasmolekulo (2009) de Marc Ruygrok mezostrio A7
Antaŭa stacidomo de Kolham


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]