Kolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolo
Homa kolo
Homa kolo
Homa kolo
klaso de anatomia unuo
latine cervix; collum
de Gray subject #280 1301
MeSH Neck
vdr

Kolo estas la parto de la korpo de multaj vertebruloj inter la kapo kaj torso (aŭ trunko). Kolo de ĉiuj vertebruloj, do ankaŭ la homa kolo kaj eĉ ĝirafa, havas 7 vertebrojn. Escepto estas kelkaj bradipoj, kun ses ĝis naŭ kolaj vertebroj. Ĝi subtenas kaj donas al la kapo ĝian moveblecon, permesas paŝon al pluraj visceraj elementoj de la nerva sistemo, digestaj, spiraj kaj voĉaj aparatoj,

Geografie, oni uzas la vorton "kolo" por nomi mallarĝejon de tero aŭ akvo inter du pli larĝaj lokoj, parolante pri markolo resp. terkolo.

Muskoloj de la homa kolo[redakti | redakti fonton]

  • platismo (m. platisma)
  • sternoklavikomastoideo (m. sternocleidomastoideus)
  • genihioido (m. genihyoideus)
  • milohioido (m. milohyoideus)
  • stilohioido (m. stylohyoideus)
  • duventro (m. digastricus)
  • sternohioido (m. sternohyoideus)
  • tirohioido (m. thyrohyoideus)
  • sternotiroido (m. sternothyroideus)
  • skapolhioido (m. omohyoideus)
  • longo kola (m. longus colli)
  • longo kapa (m. longus capitis)
  • antaŭa rekto kapa (m. rectus capitis anterior)
  • laterala rekto kapa (m. rectus capitis lateralis)
  • antaŭa skaleno (m. scalenus anterior)
  • laterala skaleno (m. scalenus lateralis)
  • malantaŭa skaleno (m. scalenus posterior)
  • malgranda malantaŭa rekto kapa (m. rectus capitis posterior minor)
  • granda malantaŭa rekto kapa (m. rectus capitis posterior major)
  • supera oblikua kapa (m. obliquus capitis superior)
  • malsupera oblikua kapa (m. obliquus capitis inferior)

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Li havas la kapon fortike sur la kolo. 
  • Citaĵo
     Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas. 
  • Citaĵo
     Ne iras hakilo al kolo humila. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-12.