Komitato por Defendo de Laboristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komitato por Defendo de Laboristoj
politika organizaĵo
Komenco 1976 vd
Fino 23-a de septembro 1981 vd
Geografia situo 51° 55′ 10″ N, 19° 8′ 42″ O (mapo)51.91943819.145136Koordinatoj: 51° 55′ 10″ N, 19° 8′ 42″ O (mapo)
Lando(j) Pola Popola Respubliko vd
Komitato por Defendo de Laboristoj (Pollando)
Komitato por Defendo de Laboristoj (Pollando)
DEC
Komitato por Defendo de Laboristoj
Komitato por Defendo de Laboristoj
Map
Komitato por Defendo de Laboristoj
Fondinto(j) Antoni MacierewiczJan Zieja vd
vdr

Komitato por Defendo de Laboristoj (pole Komitet Obrony Robotników, KOR) estas pola opozicia organizaĵo aganta de septembro 1976 ĝis septembro 1977, kontraŭstaranta al politiko de la regopovoj de Pola Popola Respubliko, portanta helpon al persekutataj peronoj rezulte de la eventoj el Junio 1976, antaŭ ĉio en Radom kaj Ursus (nun kvartalo de Varsovio), kaj ankaŭ en Płock. Post parta plenumo de ĝiaj postuloj flanke de la regopovoj transformiĝis al Komitato de Socia Memdefendo de KOR.

Genezo[redakti | redakti fonton]

Ekeston de la Komitato por Defendo de Laboristoj antaŭis helpagado al persekutataj personoj en apudvarsovia Ursus organizata de la medio de t.n. Grupo da Vagabondoj "Nigra Unuo", aganta ĉe la 1-a Varsovia Skolta Teamo je la nomo al Romuald Traugutt, kiun gvidis Antoni Macierewicz, kaj de pli junaj agantoj de la Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio (interalie Henryk Wujec) apogataj de aliaj personoj, antaŭ ĉio de Jan Józef Lipski. La helpo konsistis en kolektado de mono por personoj maldungitaj kaj membroj de iliaj familioj, kunlaborigo de advokata kaj kuracista helpo por persekutataj personoj. Simbola komenco estis partopreno en t.n. la unua Ursusa proceso (16-17-a de julio 1976 en Varsovio), dum kiu oni ligis kontakton kun la familioj de juĝataj laboristoj. De septembro 1976 partoprenantoj de la agado aktivis ankaŭ en Radom.

Kreo de la Komitato[redakti | redakti fonton]

Organizantoj de la agado konsideris, ke por efikeco de iliaj aktivecoj estos bezonata kreo de formala organizaĵo, kies konsiston eniros ankaŭ personoj kun rekonita aŭtoritato. Tio estis helponta kunordigi ĝisnunan agadon kaj ankaŭ protekti certagrade partoprenantojn de la agadoj. Septembre 1976 Antoni Macierewicz kaj Piotr Naimski, kune kun apogo de Jan Józef Lipski kaj Jacek Kuroń, fine konvinkis al la ideo pli grandan nomron de personoj.

La ideodonanto estis Macierewicz. La 11-an de septembro 1976 Antoni Macierewicz, Piotr Naimski kaj Wojciech Onyszkiewicz prilaboris enkondukan version de la dokumento estiganta Komitaton por Defendo de Laboristoj. Post renkonto la 22-an de septembro 1976 14 subskribantoj anoncis t.n. Alvokon al la socio kaj regopovoj de Pola Popola Respubliko, en kiu konstatis, ke lige al reprezalioj kontraŭ partoprenintoj de la protestoj en Radom, Ursus kaj aliaj urboj estas nepra "solidareco kaj reciproka helpo" de la socio. Tial ili fondis la Komitaton, kies celo estis iniciatoj de la jura, financa kaj kuracista helpo kun la informo pri reprezalioj. La Komitato postulis amnestion por kondamnitoj kaj arestitoj, reveno de persekutataj personoj al laboro. La tekston de la alvoko verkis Macierewicz, siajn plibonigojn enkondukis Jan Olszewski kaj Jan Józef Lipski, kaj la lasta frazo devenis de Jerzy Andrzejewski.

Membroj kaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj 14 subskribintoj de la Alvoko – membroj-fondintoj de KOR estis: Jerzy Andrzejewski, Stanisław Barańczak, Ludwik Cohn, Jacek Kuroń, Edward Lipiński, Jan Józef Lipski, Antoni Macierewicz, Piotr Naimski, Antoni Pajdak, Józef Rybicki, Aniela Steinsbergowa, Adam Szczypiorski, pastro Jan Zieja kaj Wojciech Ziembiński (rezignis julie 1977).

La 29-an de septembro 1976 aliĝis al ili Halina Mikołajska. Laŭvicaj membroj iĝis Mirosław Chojecki (aktiva de la komenco de helpado), Emil Morgiewicz, Wacław Zawadzki (ĉiuj de oktobro 1976), Bogdan Borusewicz kaj Józef Śreniowski (de novembro 1976), Wojciech Onyszkiewicz (aktiva de la helpokomenco), Anka Kowalska kaj Stefan Kaczorowski (de januaro 1977), Adam Michnik (de aprilo 1977), pastro Zbigniew Kamiński kaj Jan Kielanowski (de julio 1977).

Inter la membroj de KOR karakteriza grupo estis t.n. maljunaj Gesinjoroj (Cohn, Lipiński, Pajdak, Rybicki, Steinsbergowa, Szczypiorski, Zieja, Zawadzki, Kielanowski), kiuj per sia aŭtoritato kaj konsilo apogis kurantan helpagadon kaj partoprenis en redaktado de programaj deklaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jan Józef Lipski, KOR, eldonis IPN, Warszawa 2006
  • Jan Skórzyński, Siła bezsilnych. Historia Komitetu Obrony Robotników (Forto de senfortuloj. Historio de Komitato por Defendo de Laboristoj), eldonis Świat Książki, Warszawa 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]