Kompanio CMP

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris
Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris
fervoja firmao vd
Dum 1899 - 1948
Antaŭulo Kompanio Nord-Sud
Sekvanto RATP
Jura formo privata firmao
Fondita 1899
Fondintoj Édouard Louis Joseph Empain vd
Sidejo Parizo  Francio
Lando Francio
Agokampo Publika transporto
Malfondita 1948
vdr
Interna vido de subtera stacio de Metropoliteno
Metropoliteno de Parizo: Subtera tunelo - konstruita pere de tunelbora maŝino (entrepreno L. Chagnaud)

La Kompanio CMP (france: Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris, t.e. Kompanio de fervojo Metropolitena de Parizo) (CMP) estas unu el la prauloj de la RATP, Entrepreno Publika kun karaktero Industria kaj Komerca (EPIC) mastrumanta la ekspluatadon de la tuto de la linioj de la Metroo de Parizo.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Por ne dependi de la "Compagnie des chemins de fer de l'État" (Kompanio de fervojoj de la Ŝtato) por sia urba transporto, urbo Parizo decidis en 1883 la konstruon de metropolitena reto. Spite al streĉiteco inter la Ŝtato kaj la Urbo por la kontrolo de la operaco, la alproksimiĝo de la limdato de la Universala Ekspozicio de Parizo de 1900 kondukis la respondeculojn al akcelo de demarŝoj. En 1895, Louis Barthou, ministro pri publikaj laboroj, agnoskis lokan intereson al konstruotaj linioj.

La konstruverkoj (tuneloj, viaduktoj kaj stacioj) estis konfiditaj al la urbo; tiuj por aliroj, vojoj kaj ekspluatado estis konfiditaj al koncesiulo. La municipa konsilio elektis en 1897 la "Compagnie générale de traction" (Kompanio ĝenarala de trakcio), posedaĵon de belga barono Édouard Louis Joseph Empain. La leĝo de la 30-a de marto 1898 deklaris de publika utileco « la konstruon de metropolitena fervojo per elektra trakcio, destinita al transporto de vojaĝantoj kaj iliaj manpakaĵoj ». La "Compagnie générale de traction" asociiĝis kun "Etablissements Schneider" en Le Creusot kaj fondis la Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris (CMP) la 18-an de aprilo 1899 per alporto de 100 000 akcioj de po 250 frankoj subskripciitaj en Belgio.

Unuaj linioj[redakti | redakti fonton]

La konstruado komenciĝis sub respondeco de inĝeniero Fulgence Bienvenüe kaj la linio 1 (Porte de Vincennes - Porte Maillot) estis malfermita la 19-an de julio 1900 post dudek monatoj da laboro.

La sekvanta linio, Porte Dauphine - Nation estis parte enservigita la 7-an de oktobro 1902 kaj en sia tuto la 2-an de aprilo 1903.

Kunfandiĝoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1931, CMP aĉetis la "Société du chemin de fer électrique souterrain Nord-Sud de Paris" (Kompanio Nord-Sud) kies linioj A kaj B fariĝis respektive la linioj 12 kaj 13.

La 18-an de januaro 1938, CMP reprenis la linion de Sceaux inter Massy kaj Luxembourg, kiu ĝis tiam estis ekspluatita de la "Compagnie du chemin de fer de Paris à Orléans" (Kompanio de la fervojo de Parizo al Orléans) (PO).

La 1-an de januaro 1942, la Registaro de Vichy anstataŭigis la "Comité des Transports Parisiens" (Komitato de Transportoj Parizaj) starigitan le 12-an de novembro 1938 per "Conseil des Transports Parisiens" (Konsilio de Transportoj Parizaj) el kiu estis ekskluditaj reprezentantoj de la Municipa Konsilio de Parizo kaj de departemento Seine. Tiu Konsilio trudis ekspluatadon de aŭtobus-reto al CMP. Tamen, surloke, dum tiu malfacila periodo, neniu ŝanĝo estis videbla.

Post la liberigo de Parizo, la nova ministro pri transportoj René Mayer eksigis CMP la 3-an de januaro 1945 kaj anstataŭigis ĝin per "Administration Provisoire des Transports Parisiens" (APTP) komisiita mastrumi la funkciadon de retoj antaŭ la starigo de nova jura reĝimo.

La leĝo n-ro 48-506 de la 21-a de marto 1948[1] atribuis monkompenson al CMP pro rompo de la koncesio je la 1-a de januaro 1945 kaj trudis al ĝi ŝanĝi siajn nomon kaj aktivecon. Arĥivoj de CMP estis detruitaj de la ĵus kreita "Régie autonome des transports parisiens" RATP kiu postvenis post APTP la 1-an de januaro 1949.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • François Gasnault kaj Henri Zuber (dir), Métro-Cité : le chemin de fer métropolitain à la conquête de Paris, 1871-1945, eldonita de Musées de la Ville de Paris, Parizo 1997, ISBN 2-87900-374-1
  • Grégoire Thonnat, Petite histoire du ticket de métro parisien, eldonita de SW Télémaque, 2010

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]