Kompara lingvoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kompara lingvoscienco (ankaŭ kompara lingvistiko; originale kompara filologio) estas branĉo de la historio de lingvo, kiu koncernas komparadon de lingvoj por decidi pri ilia historia parenceco.

Parenceco implicas komunan originon aŭ pralingvon, kaj kompara lingvistiko celas rekonstrui pralingvojn kaj specifi la ŝanĝiĝojn, kiuj okazis en la dokumentitaj lingvoj. Por konservi klaran distingon inter atestitaj kaj rekonstruitaj formoj, komparaj lingvistoj prefiksas asteriskon al iu formo kiu ne troviĝas en travivantaj tekstoj.

La fundamenta tekniko de kompara lingvistiko estas la kompara metodo, kiu celas kompari fonologiajn sistemojn, morfologiajn sistemojn, sintakson, kaj la leksikon. Principe, ĉiu diferenco inter du parencaj lingvoj estu eksplikebla je alta nivelo de kredebleco, kaj sistema ŝanĝiĝo, ekzemple en fonologiaj aŭ morfologiaj sistemoj, estas atenditaj esti alte regulaj. Kvankam la pralingvoj rekonstruitaj per la kompara metodo estas hipotezaj, rekonstruo povas havi antaŭvideblajn povojn. La plej rimarkinda ekzemplo de tiu estas la propono de Saussure, ke la Hindeŭropa konsonanta sistemo enhavis laringalojn, specon de konsonanto atestita en neniu Hind-Eŭropa lingvo konata tiuepoke. La hipotezo estis pravigita per la malkovro de la hitita lingvo, kiu montriĝis havi precize la konsonantojn, kiujn antaŭvidis Saussure, en la ĉirkaŭaĵoj de li antaŭviditaj.

Kazoj en kiuj lingvoj estas derivitaj de tre dista pralingvo, kaj estas tiel pli diste parencaj, la kompara metodo nepraktikebliĝas. Provi parencigi du rekonstruitajn pralingvojn per la kompara metodo ĝenerale ne produktis rezultojn, kiuj estas rekontataj kun vasta akcepto. Nombro de metodoj bazitaj sur statistika analizo de vortostoko estas evoluigitaj por venki tiun limigon. La teoria bazo de tiaj metodoj estas ke leksikeroj eblas esti svatitaj sen detala rekonstruado, kaj ke kompari sufiĉe da vortoj neos individuajn neakurataĵojn.

La plej frua metodo tia estis glotokronologio, kiu proponis matematikan formulon por establi la daton, je kiu du lingvoj apartiĝis, bazita sur procento de ĉefa vortostoko da 100 (pli malfrue 200) leksikeroj, kiuj estas amikaj en la komparataj lingvoj. Glotokronologio renkontiĝis kun daŭra nekredeco, kaj malofte aplikiĝas hodiaŭ. Des pli polemika estas amasa leksika komparo, kiu malkonfesas iun kapablon datigi evoluojn, kaj simple celas montri kiujn lingvojn estas pli malkproksimaj unu al la alia, per metodo simila al tiuj uzitaj en kladistiko en evolua biologio. Tamen, ĉar amasa komparo malakuratigas la utilizon de rekonstruado kaj aliaj tradiciaj iloj, ĝi estas tute malakceptata per la majoritato de historiaj lingvistoj.

Tiaj vortostok-bazitaj metodoj nur povas establi gradojn de parenceco kaj ne povas uziĝi por derivi la trajtojn de pralingvo, krom la fakto de dividitaj leksikeroj de komparita vortostoko. Tiuj manieroj estas kontestitaj pro iliaj metodaj problemoj - sen rekonstruado aŭ almenaŭ detala listo de fonologiaj korespondoj, eblas neniu demonstro, ke la du vortoj en malsamaj lingvoj estas amikaj. Tamen, leksikaj metodoj eblas esti validigitaj statistike kaj per ilia konsekvenceco kun sendependaj trovaĵoj de historio, arkeologio, kaj loĝantara genetiko.

Estas aliaj branĉoj de lingvistiko kiu engaĝas lingvan komparadon, kiu ne estas, tamen, parto de kompara lingvistiko:

  • Lingvistika tipologio komparas lingvojn por klasifiki ilin per iliaj trajtoj. Ĝia fina celo estas kompreni la universalaĵojn, kiuj regas lingvon, kaj la atingopovo de specoj trovitaj en la lingvo de la mondo estas parto de iu partikulara trajto (vortordo aŭ vokalsistemo, ekzemple). Tipologia simileco ne implicas historian interrilaton. Tamen, tipologiaj argumentoj eblas uziĝi en kompara lingvistiko: unu rekonstruado eblas esti preferita al alia kiel tipologie pli kredinda.
  • Kontakt-lingvistoj esploras la lingvistikajn rezultojn de kontakto inter la parolantoj de malsamaj lingvoj, partikulare kiam montritaj en pruntitaj vortoj. Unu el la celoj de etimologio estas establi la leksikerojn rezultitajn de lingva kontakto. Ankaŭ estas grava temo por ambaŭ por la kompara metodo kaj por leksikaj komparaj metodoj, ĉar malsukceso rekoni pruntita vorto eblas distordi la trovaĵojn.
  • Kontrasta lingvistiko komparas lingvojn kutime celante helpi lingvolernadon per identigi gravajn diferencojn inter la denaskan lingvon de la lernanto kaj la lernata lingvo. Kontrasta lingvistiko alpaŝas nur modernajn lingvojn.

Estas vasta eldonaro enhavanta lingvajn komparojn, kiuj estas konsiderata pseŭdoscienca per lingvistoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 21-an de decembro, 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]