Kompleta transmisio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A: Motoro
B: Trakcio
C: Diferencialo

Kompleta transmisio estas transmisio de aŭtomobilo, kiu transdonas povon de motoro al ĉiuj radoj de la aŭto, t. e. ĉiuj radoj estas movaj radoj. Ĝi estas indikata kutime per mallongigoj 4×4, 4WD, AWD, aŭ aliaj radaj formuloj.

Ekzistas kelkaj skemoj de kompleta transmisio:

  • ŝaltebla, kiam dum ordinara uzado la povo de motoro estas transdonata nur al unu akso. La duan akson ŝoforo alkonektas laŭ bezono. Tio estas plej ofte uzata skemo;
  • konstanta, kiam ĉiuj radoj estas konstante konektitaj al la motoro. Tiu skemo bezonas interaksan diferencialon, kiu ĉe kelkaj modeloj povas esti blokita per diferenciala blokilo;
  • konstanta laŭ postulo, kiam la dua akso estas alkonektata aŭtomate, kiam okazas glitado de la unua akso;
  • multreĝima, kiam ekzistas kelkaj elekteblaj reĝimoj de la transdono;
  • kun aldona elektromotoro, kiam la dua akso estas konektita al aparta elektra motoro. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemple, Nissan E-4WD[en].