Konero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konero
monto
supermara alteco

572 m

Geografia situo 43° 32′ N, 13° 36′ O (mapo)43.53333333333313.6Koordinatoj: 43° 32′ N, 13° 36′ O (mapo) f4
Konero (Italio)
Konero (Italio)
DEC
Konero
Konero
Situo de Konero
Map
Konero
vdr
Monto Konero vidata de Sirolo

Konero - itale Monte Conero [prononco kɔːnero], ankaŭ konata kiel Monte d'Ancona, estas promontoro ("terkapo") en Italio, situanta rekte sude de la haveno de Ankono en la Adriatiko.

La nomo Conero venas de la greka nomo Komarós kaj indikas la okcidentan arbuton kiu estas ofta en la deklivoj de la monto. La monto estas 572 metrojn alta kaj ĝi estas la sola alta marborda punkto ĉe la Adriatika Maro inter Triesto kaj la masivo Gargano en la regiono de Apulio. La marborda monta deklivo konsideratas inter la plej taŭgaj lokoj por birdumo en Eŭropo, aparte dum migrado de rabobirdoj (marto-majo kaj aŭgusto-septembro).

La "Du Fratinoj", du blankaj ĝemelaj rokoj de la monto aperanta de la kristale klaraj akvoj de la Adriatiko