Konfesejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konfesejo en la preĝejo de la Jezuitoj en Mannheim.

Konfesejo estas deviga meblaro de romkatolikaj preĝejoj. Ĝi estas ligna meblo, kie sidas la pastro por aŭskulti konfesantojn: la klasika loko por konfespreno kaj indulgenco, tamen ne la ununura ebla[1].

Laŭ la epokoj kaj lokoj, ĝi alprenas diversajn strukturojn, tre ofte ege artaj, konsiderinte la gravon de la konfesio por la katolika teologio. Plej ofte viroj venas konfesi rekte al la antaŭa parto de la seĝego sen baro inter li kaj la pastro, ĉiukaze oni uzas tie vualon aŭ kurteneton. Virinoj venas konfesi flanke de la sidanta pastro kun du baroj nome kurteneto kaj ĵaluzio por eviti seksan alproksimiĝon.

En grandaj preĝejoj de urboj, konfesejoj estas markita kun la nomo de la koncerna pastro: ja la klientoj havas sian preferatan. Foje eĉ lingvoj laŭ kiuj la pastroj povas konfesi, ĉefe en turismaj aŭ tre grandaj urboj. Ankaŭ la deĵoran horaron oni montras, Tio en preĝejoj de malgrandaj vilaĝoj ne necesas.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kan. 964 de CIC en la latina originala versio: § 1. Ad sacramentales confessiones excipiendas locus proprius est ecclesia aut oratorium. § 2. Ad sedem confessionalem quod attinet, normae ab Episcoporum conferentia statuantur, cauto tamen ut semper habeantur in loco patenti sedes confessionales crate fixa inter paenitentem et confessarium instructae, quibus libere uti possint fideles, qui id desiderent. § 3. Confessiones extra sedem confessionalem ne excipiantur, nisi iusta de causa.