Konga franko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konga franko
valuto • franko
Ŝtato: Demokratia Respubliko Kongo
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: CDF
Mallongigo: F, FC
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro =

1 eŭro = 1.241,19 CDF (la 2-an de oktobro 2010)

vdr

La Konga franko estas la nacia valuto de la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa). Unu franko estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CDF. La valuto en sia nuna formo estis enkondukita en 1997.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam la kolonio "belga Kongo" inter la jaroj 1887 kaj 1967 havis valuton nomata "konga franko", kiun oni provizore ankoraŭ uzis kelkajn jarojn post la ŝtata sendependiĝo en 1960. En 1967 enkondukiĝis la valuto "zairo" (france Zaïre), kiu pro alta inflacio tre perdis je valoro kaj en 1993 anstataŭiĝis per la "nova zairo" (france Nouveau Zaïre), kiu estis interŝanĝata en rilato 1 nova kontraŭ 3 000 000 da malnovaj zairoj. En 1997 do enkondukiĝis la nuna "konga franko", kiu estis interŝanĝata en rilato 1 franko kontraŭ 100 000 novaj zairoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/10, paĝo 25: Mona reformo verkita de Zandandu Ntomono Zola.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]