Kongreso de Sivas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kongreso de Sivas estis asembleo de la turka nacia movado, okazinta de la 4-a de septembro ĝis 11-a de septembro 1919 en la urbo Sivas, en centra-orienta Turkio. La kongreson partoprenis delegatoj de la ĉiuj provincoj de Anatolio. Tiutempe gravaj regionoj, urboj de la iama teritorio de la Otomana imperio estis sub eksterlanda okupado.

La kongreson prezidis Mustafa Kemal kiel dum la Kongreso de Erzurum, kelkajn monatojn pli frue.

La kongreso decidis pri defendo de la teritoria unuo de la ŝtato, pri liberiĝo el sub la eksterlanda influo. Ili ne rifuzis potencon de la sultano.

La kongreso akceptis la Nacian Pakton, kiu resumis celojn de la nacia movado. Ili rezignis pri ĉiuj arabaj teritorioj, sed insistis pri ĉiu turk-loĝata teritorio. Ili bezonis Konstantinapolon kaj la markolojn, kaj esprimis postulon por estimi politikajn kaj ekonomiaj rajtojn de la turka nacio.

La okupaj fortoj permesis parlamentajn elektojn en aŭtuno de 1919 kaj en tiu balotado venkis la naciaj fortoj, kiuj en januaro de 1920 akceptis la Nacian Pakton, akceptitan dum la Kongreso de Sivas. La okupaj fortoj baldaŭ disigis la parlamenton, sed tio ne povis bridi la nacian movadon.