Konjunkturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konjunkturo estas la situacio de tuta nacia ekonomia sistemo. "Forta konjunkturo" signifas prosperan ekonomion, kaj "malforta konjunkturo" malfacilan ekonomian fazon, dum kiu cirkulas malpli da mono, estas pli da homoj sen laboro, estas malpli da impostoj kaj rezulte ankaŭ malpli da mono por sociaj servoj.

Por taksi la konjunkturon de ekonomio, necesas samtempe mezuri plurajn ekonomiajn parametrojn. La plej grava indikilo estas la Malneta Enlanda Produkto.

"Fortaj" kaj "malfortaj" konjunkturoj interŝanĝiĝas laŭ cikloj, iugrade regulaj. Ekonomia kresko, "forta" konjunkturo, ekonomia malkresko ("recesio") kaj malforta konjunkturo (ekonomia "depresio") alternas regule.[1]

Ekonomiaj cikloj[redakti | redakti fonton]

Simila koncepto estas tiu de ekonomia ciklo. La ekonomiaj cikloj estis observataj tiom frue kiom en 1861, kiam Clement Juglar rimarkindigis[2] periodecon de inter 7 kaj 10 jaroj en la movado de la negocoj. Tiuj fluktuoj eniras per si mem en cikloj pli longaj, de daŭro de duono da jarcento kaj enhavas po unu fazon de prospero kaj po unu de malprospero, notitaj de Nikolai Kondratiev. La plej fama interpretado de la krizoj estas tiu ellaborita de Joseph Alois Schumpeter, laŭ kiu, la novigo komence de la periodo de prospero estas sinonimo de portempaj enspezoj por la entreprenoj kiuj rapidis pruntepreni monon por investi en tiu kaj ricevis profiton, tiel stimulante la monkreadon kaj la aron de la ekonomia agado. En dua etapo, la novigoj jam estis faritaj kaj la entreprenoj ne turnos sin plue al kredito kaj la monamaso ĉesos kreski, pro kio la ekonomia agado malpliiĝos dum ankaŭ la prezoj tendencos malpliiĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korotayev, Andrey V., & Tsirel, Sergey V.(2010). A Spectral Analysis of World GDP Dynamics: Kondratiev Waves, Kuznets Swings, Juglar and Kitchin Cycles in Global Economic Development, and the 2008–2009 Economic Crisis. Structure and Dynamics. Vol.4. #1. P.3-57.
  2. C. Juglar, Des Crises commerciales et de leur retour périodique en France, en Angleterre et aux États-Unis, 1861