Konon de Samos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konon de Samos (ĉ. 280 a.K. - ĉirkaŭ 220 a.K.) estis greka astronomo kaj matematikisto. Oni konas lin ĉefe ĉar li nomigis la konstelacion Berenica Hararo, honore al Berenico la 2-a, edzino de Ptolemeo la 3-a, kiu oferis sian hararon kontraŭ la sekura reveno de sia edzo el la Tria Siria Milito, kiu ekis en 246 a.K. Konon klarigis ke la diino estis montrinta sian favoron al la memofero metante la hararon de la reĝino en la ĉielo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ivor Bulmer-Thomas. "Conon of Samos." Dictionary of Scientific Biography 3:391.
  • Otto E. Neugebauer, A History of Ancient Mathematical Astronomy (New York, 1975).