Konrad Henlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Henlein
Persona informo
Konrad Henlein
Naskiĝo 6-an de majo 1898 (1898-05-06)
en Vratislavice nad Nisou
Morto 10-an de majo 1945 (1945-05-10) (47-jaraĝa)
en Plzeň
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per hemoragio vd
Tombo Ústřední hřbitov (Plzeň) vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco GermanioAŭstrio-HungarioĈeĥoslovakioNazia Germanio vd
Partio Sudetgermana partioNacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • physical education teacher vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrad HENLEIN (naskiĝis la 6-an de majo 1898 en Vratislavice nad Nisou, mortis la 10-an de majo 1945 en Plzeň) estis ĉeĥogermana nacionalista kaj poste nazia politikisto.

NSDAP kaj SdP[redakti | redakti fonton]

Gvidanto de sudetogermana partio devenis el miksita geedzeco - la patro estis germano, la patrino ĉeĥino. Li finstudis germanan komercan akademion en Jablonec nad Nisou kaj kiel soldato en la unua mondmilito li venis en italan militkaptitecon. Reveninte li estis banka oficisto kaj ekde la jaro 1925 li samtempe agadis en sudetogermana asocio en . Li estis inter 1923 kaj 1933 gvidanto korpokultura movado en Ĉeĥoslovakio (Deutsche Turnbewegung).

Ankoraŭ antaŭ ol estis ofice malpermesitaj en la jaro 1933 Germana Nacia Socialisma Laborista Partio (NSDAP) kaj Germana Nacia Partio, en la fakto brakoj de NSDAP de Hitler, Henlein heroldis bezonon de fondo de Sudetendeutsche Heimatfront (laŭvorte: Sudetogermana fronto de hejmlando). Tiutempe li publike esprimis sin kontraŭ naziismo kun tio, ke: Ni, sudetaj germanoj, devas ĉiam emfazi - ĉar tio estas nia nazia konvinko - ke kiel la faŝismo, tiel la nacia konvinko perdas en limoj de propraj ŝtatoj naturkondiĉojn de sia ekzistado... La faŝismo kaj regnogermana nacia socialismo ne estas varo eksporta. Tiujn ĉi ideojn li prezentis en sia parolo en Česká Lípa en la jaro 1934 kaj pleje li proklamis, ke lia movado konfesas al demokrata-respublikana formo de Ĉeĥoslovakio. Kiam li poste en la jaro 1941 en Vieno proklamis, ke la menciita vidpunkto estis nur afero de taktiko, li tute ne pravis, ĉar la polikito de la sudetgermana fronto kaj poste la partio evoluis kaj ankaŭ en la movado estis diferencaj fluoj. Henlein mem de komence nepre apartenis al neniaj radikaloj. Sed en balotoj en Ĉeĥoslovakio en la jaro 1935 SdP fariĝis la plej forta partio kaj ĝis la jaro 1938 ĝi havis en parlamentejo 44 deputitojn. Baldaŭ komencis flui financa subteno el Germanio kaj tio signife influis pluan evoluon. En la jaro 1937 en la partio firmigis pozicion Karl Hermann Frank kaj SdP orientiĝis al nazia Germanio. Kaj ĝuste tiam ano de tiu ĉi orientado fariĝis ankaŭ Henlein, kiu aliĝis al moto: Ein Volk, ein Reich, ein Führer! (Unu popolo, unu regno, unu gvidanto!)

Anekso de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Anekso de Aŭstrio al Germanio kaŭzis falon de aktivismaj germanaj partioj en Ĉeĥoslovakio. En organo de sia partio Die Zeit Henlein eldonis la 17-an de marto de 1938 apartan proklamon, en kiu li apelis al unueco kaj disvastiĝon de sudetogermana fronto kaj la 22-an de marto de 1938 al SdP aliĝis germana agrara partio kaj je du tagoj pli maldfrue ankaŭ germanaj kristanaj demokratoj. Kunsido en Karlovy Vary en la tagoj de 23-a kaj la 24-a de marto de 1938 estis embarasita de parolo de Henlein, en kiu li rifuzis kodifikon de ĝisnunaj minoritataj destinoj proklamitaj de ĉeĥoslovaka registaro kaj li formulis postulojn de sudetgermanoj. La partio de Henlein kun plena konscio de sia idea reprezentanto fariĝis "troja ĉevalo" de la nazia Germanio, kies celo estis disbato de Ĉeĥoslovakio.

Post pluaj traktadoj kun Hitler somere kaj en septembro de 1938 Henlein klopodis influi ankaŭ ĉefon de brita misio lordon Runcimanon en senco de "justaj postuloj" de SdP. Post parolo de Hitler en kunsido de NSDAP en Nurenbergo la 12-an de septembro de 1938 eksplodis inter germana loĝantaro en Ĉeĥoslovakio malfermitaj maltrankviloj. Sed al granda trompo de nazioj la ĉeĥoslovaka registaro reagis rapide kaj sukcese kaj provo je puĉo ĝi tre rapide subpremis. SdP estis malpermesita kaj je lia gvidanto estis donita arestigordono. Henlein fuĝis Germanion kaj li stariĝis en frunton de armitaj sudetogermanaj taĉmentoj nomataj Freikorps, kiuj entreprenis atakojn en la ĉeĥoslovaka teritorio.

Munkena interkonsento[redakti | redakti fonton]

Munkenan interkonsenton Henlein konsideris kiel grandan venkon. Por finigo de Freikorps li ordonis: La sudetogermana Freikorps estas disigita. Mi dankas al viroj por ilia senlima kaj kuraĝa interveno en batalo je germaneco kaj libereco de ilia patrujo. Mi atendas, ke nun ili plenumos siajn devojn en batalorganizoj de la partio kaj de ŝtato same ofereme. La 5-an de novembro de 1938 SdP unuiĝis kun NSDAP kaj Henlein fariĝis Gruppenführer (kaj pli poste Obergruppenführer) de SS kaj deputito de regna koncilio. Post la 15-a de marto de 1939 li estis ĉefo de civila administracio de okupaciaj soldataroj kaj la 1-a de septembro li ekfruntiĝis en sudeta guberniero kiel regna guberniestro. En tiu ĉi funkcio li oficis ĝis fino de la dua mondmilito, kiam li estis militkaptita de usonanoj. Li ne faris iluziojn pri sia sorto kaj la 10-an de majo de 1945 li memmortigis sin en militkaptitejo en pilzena artileria kazerno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Konrad Henlein en Vikimedia Komunejo