Konrad Kuene van der Hallen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Kuene van der Hallen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
en Strasburgo
Morto 28-an de januaro 1469 (1469-01-28) (69-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto • carver
vdr
Epitafo de Konrad Kuene en la katedralo de Kolonjo

Konrad Kuene van der Hallen (naskiĝinta en 1400 aŭ en 1410; mortinta la 28-an de januaro 1469 verŝajne en Kolonjo; aliaj skribmanieroj estas Koene, Coene, Kuen, Kuyn) estis elstara germana ŝtonskulptisto kaj konstruestro de la katedralo de Kolonjo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel ŝtontajlista submajstro Konrad irus al Burgonjo kaj al Liono kaj laborus kun Jacques Morel, posteulo de la nederlanda skulptisto Claus Sluter. La majstro de la altaro „Fordormiĝo de Maria“ en la katedralo de Frankfurto validas kiel lia instruisto, sed lin ja ankaŭ influis la pentristoj Jan van Eyck kaj Stephan Lochner.

Post la lernomigraj jaroj li geedziĝis kun Styngin van Bueren, nevino de la tiama kolonja katedralkonstruestro Nikolaus van Bueren (1380−1445). En 1444 li estis laŭdokumente magistratano. En 1445 Konrad mem fariĝis katedralkonstruestro laŭ atesto de la kolonja terenregistro. Por la jaro 1466 estis menciata filo lia nome Johann. Pri lia morto la 28-an de januaro 1469 memorigas epitafo en la katedralo de Kolonjo (sub la orgeno)[1]

Atingoj[redakti | redakti fonton]

Oni konsideran Konradon kiel unu el la plej eminentaj ŝtonskulptistoj siajtempaj, kaj la memoro pri li en Kolonjo viglis ĝis en la 17-a jarcento.[2] En la malfrua 19-a jarcento, kiam regis alta entuziasmo pro la finkonstruo de la katedralo oni nomis straton en Kolonjo laŭ Kuen.

Konrad verkis unualinie kiel ŝtonskulptisto por privataj mendintoj. Kiel tia li estas reprezentanto de la tiel nomata milda aŭ bela stilo. Liaj mendintoj ne plu volis esti figurataj kiel idealtipaj maskoj, sed kiel rekoneblaj individuaj personoj. Konrad eble fondis la tradicion de negro kiel membro de la Tri Reĝoj. La iama katedralkonstruestro suozas, ke la realisma figurado de afrikano verŝajne devenus de renkontiĝo kun sklavo, kiun la ĉefepiskopo kunvenigus de vojaĝo en Italujo.

Por la konstruo de la katedralo de Kolonjo tiutempe jam la monfluo komenciĝis sekiĝi. La konstrua parto de Konrad ĉe la katedralo ne estas certa. Eble li igus konstrui partojn de la nordaj flanknavoj de la laŭlonga domo, malkonstrui la nordokcidentan atrion de la malnova romanika katedralo same kiel meti la fundamentojn kaj la sokloetaĝon por la norda turo, kiu estis finkonstruata nur je la plukonstruo en la 19-a jarcento.

La ŝtontajlista frataro aljuĝis al li kaj "same kiel al liaj idoj"[3] dum siaj kongresoj en 1459 je Regensburg kaj en 1463 je Speyer la ĉefmajstrecon pri la teritorio de norda Germanujo.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sakramentodometo, en la sakramentokapelo de la katedralo de Kolonjo[2]
  • Entombigo de Kristo, katedralo de Frankfurto proksimume 1435
  • Anunciacio-Grupo, Sankta Kuniberto je Kolonjo 1439 (pridisputata) kaj Pieta, samloke.
  • Morto de Maria, katedralo de Würzburg proksimume 1440
  • Bueren-Epitaph, (episkopa muzeo) 1445[5]
  • Ĥorbarilaj figuroj, iama abatopreĝejo Hirzenhain proksimume 1448?
  • Sakramentodometo, prepostopreĝejo Kempen 1461/62
  • Tombomonumento de Ditriĥo la 2-a de Moers (mortinta post 1463), katedralo de Kolonjo
  • Sakramentodometo, Sankta Maria en la Kapitolo je Kolonjo 1464?

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eberhard Kühnemann: Zum plastischen Werke des Dombaumeisters Konrad Kuyn, en: Kölner Domblatt vol. 6/7 (1952) pj. 39-48
  • Heinrich Appel: Die Bildwerke des Kölner Dombaumeisters Konrad Kuyn (Gest. 1469), en: Wallraf-Richartz-Jahrbuch vol. 10 (1938), pj. 91-131
  • Arnold Wolff: Kuene van der Hallen, Konrad. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Volumo 13, Duncker & Humblot, Berlino 1982, ISBN 3-428-00194-X, p. 219 f.
  • J. J. Merlo: Kuehne, en: Allgemeine deutsche Biographie, vol.: 17, Lepsiko, 1883, p. 377sj
  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). 2-a, pliampleksigita eldono, Duseldorfo, 1938. Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6)
  • Isphording, O. - Die gotische Kölner Plastik des 15. Jhdts., doktortezo Bonn 1912
  • Kühnemann, E. - Zum plastischen Werke des Dombaumeisters Konrad Kuyn, Kölner Domblatt 6 (1952)
  • Merlo, Joh. Jakob - Nachrichten von dem Leben und den Werken Kölner Künstler, Duseldorfo 1895, kol. 507-513
  • Johann Jakob Merlo: Geschichte der Kölner Dombaumeister (= Nr. 75 der Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande), 1883
  • Paatz, W. - Verflechtungen in der Kunst der Spätgotik zwischen 1360 und 1530, Heidelberg 1967
  • Böttcher, Petra - Das Epitaph für Konrad Kuyn im Kölner Dom, Kölner Domblatt 60 (1995), 47
  • Max Hasak: Der Dom zu Köln, Berlino 1911, p. 110sj (Rete)
  • Johann Jakob Merlo: Kuene van der Hallen, Konrad. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 17, Duncker & Humblot, Lepsiko 1883, p. 377 s

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Epitafo de la katedralkonstruestro Konrad Kuyn ĉe koelner-dom.de. Arkivita el la originalo je 2011-07-14. Alirita 2014-10-16.
  2. 2,0 2,1 NDB vol. 13, Berlino 1968, p. 220
  3. Merlos, ADB, p. 378
  4. J.J.Merlo: Zwei Denkmale Kölner Dombaumeister aus dem XV. Jahrhundert, en: Zeitschrift für christliche Kunst 1. Jg. Nr. 8, Duseldorfo 1888, kol. 265sj
  5. Unu el la figuroj prezentas la antaŭulon Nikolaus van Bueren, alia eble estas memportreto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]