Konstelacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa oficiala divido de la ĉielo al 88 areoj, kaj diversaj antaŭaj sistemoj. Por pli vasta signifo rigardu la paĝon Stelaro.

Konstelaciostelarostelfiguro estas aro da steloj kiuj rigardataj el la Tero formas grupon kaj figuron. La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia, kaj troviĝas en malsamaj distancoj de la Tero. La termino estas uzata en astronomio kaj astrologio. Nuntempe la ĉielsfero (la plena solida angulo) estas dividita al 88 areoj, kun nomoj devenaj de tradiciaj astronomiaj kaj astrologiaj sistemoj. [1]

Jam en la 2-a jarcento la astronomo Ptolemeo priskribis 48 stelfigurojn, kiujn li nomis laŭ la Greka Mitologio. Pli poste Johann Bayer (1572–1625), Johannes Hevelius (1611–1687) kaj Nicolas Louis de Lacaille (1713–1762) difinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la suda ĉielosfero.

Interalie, ankaŭ la ĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj.

La nuntempa oficiala divido de la ĉielo en 88 konstelaciojn estiĝis en 1922, kiam la Internacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis la nunajn konstelaciojn. Dekdu el ili estas trairataj de la ekliptiko; ili konsistigas la zodiakon, kiu ludas gravan rolon en astrologio.

La 88 modernaj konstelacioj[redakti | redakti fonton]

Latina nomo Mallongigo Latina nomo (genitiva) Simbolo proponita[2]
Aglo Aquila Aql Aquilae
Akvisto Aquarius Aqr Aquarii
Altaro Ara Ara Arae
Andromedo Andromeda And Andromedae
Baleno Cetus Cet Ceti
Berenica Hararo Coma Berenices Com Comae Berenices
Bovisto Bootes Boo Bootis
Centaŭro Centaurus Cen Centauri
Cefeo Cepheus Cep Cephei
Cigno Cygnus Cyg Cygni
Cirkelo Circinus Cir Circini
Ĉashundoj Canes Venatici CVn Canum Venaticorum
Ĉevaleto Equuleus Equ Equulei
Ĉizilo Caelum Cae Caeli
Delfeno Delphinus Del Delphini
Drako Draco Dra Draconis
Eridano Eridanus Eri Eridani
Fenikso Phoenix Phe Phoenicis
Fiŝoj Pisces Psc Piscium
Forno Fornax For Fornacis
Flugfiŝo Volans Vol Volantis
Granda Hundo Canis Major CMa Canis Majoris
Granda Ursino Ursa Major UMa Ursae Majoris
Gruo Grus Gru Gruis
Ĝemeloj Gemini Gem Geminorum
Ĝirafo Camelopardalis Cam Camelopardalis
Herkulo Hercules Her Herculis
Hidro Hydra Hya Hydrae
Horloĝo Horologium Hor Horologii
Ĥameleono Chamaeleon Cha Chameleontis
Indiano Indus Ind Indi
Kankro Cancer Cnc Cancri
Kaprikorno Capricornus Cap Capricorni
Kareno Carina Car Carinae
Kasiopeo Cassiopeia Cas Cassiopeiae
Koĉero Auriga Aur Aurigae
Kolombo Columba Col Columbae
Kompaso Pyxis Pyx Pyxidis
Korvo Corvus Crv Corvi
Lacerto Lacerta Lac Lacertae
Leono Leo Leo Leonis
Leporo Lepus Lep Leporis
Linko Lynx Lyn Lyncis
Liro Lyra Lyr Lyrae
Lupo Lupus Lup Lupi
Malgranda Hundo Canis Minor CMi Canis Minoris
Malgranda Leono Leo Minor LMi Leonis Minoris
Malgranda Ursino Ursa Minor UMi Ursae Minoris
Mikroskopo Microscopium Mic Microscopii
Muŝo Musca Mus Muscae
Norda Krono Corona Borealis CrB Coronae Borealis
Orfiŝo Dorado Dor Doradus
Oriono Orion Ori Orionis
Ortilo Norma Nor Normae
Oktanto Octans Oct Octantis
Paradizeo Apus Aps Apodis
Pavo Pavo Pav Pavonis
Pegazo Pegasus Peg Pegasi
Pentristo Pictor Pic Pictoris
Perseo Perseus Per Persei
Pesilo Libra Lib Librae
Pokalo Crater Crt Crateris
Pobo Puppis Pup Puppis
Pumpilo Antlia Ant Antliae
Reteto Reticulum Ret Reticuli
Sago Sagitta Sge Sagittae
Sagitario Sagittarius Sgr Sagittarii
Serpentisto Ophiuchus Oph Ophiuchi
Serpento Serpens Ser Serpentis
Sekstanto Sextans Sex Sextantis
Skorpio Scorpius Sco Scorpii
Skulptisto Sculptor Scl Sculptoris
Suda Fiŝo Piscis Austrinus PsA Piscis Austrini
Suda Krono Corona Australis CrA Coronae Australis
Suda Kruco Crux Cru Crucis
Suda Triangulo Triangulum Australe TrA Trianguli Australe
Ŝafo Aries Ari Arietis
Ŝildo Scutum Sct Scuti
Tablomonto Mensa Men Mensae
Taŭro Taurus Tau Tauri
Teleskopo Telescopium Tel Telescopii
Triangulo Triangulum Tri Trianguli
Tukano Tucana Tuc Tucanae
Unukornulo Monoceros Mon Monocerotis
Velaro Vela Vel Velae
Virgulino Virgo Vir Virginis
Virhidro Hydrus Hyi Hydri
Vulpo Vulpecula Vul Vulpeculae

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzistas ankaŭ alia uzo de la termino konstelacio, tradicia en pluraj astronomiaj skoloj (ekz-e vd la germanan Konstellation):

    Momenta situacio en la ĉielo, la relativaj pozicioj de la stelfiguroj kaj planedoj, tiaj kiajn ilin vidas surtera observanto:

    favora, malfavora konstelacio (en astrologio) ktp.

    (Vd en ReVo ekzemplojn fare de bonaj aŭtoroj esperantaj)

  2. Peter Grego (2012) The Star Book: Stargazing Throughout the Seasons in the Northern Hemisphere. F+W Media.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]