Konstrufako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konstrufako estas:

<1> la fako, kiu okupiĝas pri konstruado kaj konstruaĵoj.

<2> la branĉo de la ekonomio, kiu plenumas ĉiajn ajn plan- kaj konstrutaskojn.

Dum arkitekturo pritraktas precipe formajn, soci-kulturajn kaj funkciajn aspektojn de la konstruado, la konstrufako koncentriĝas tute pri la konkreta realigo de konstruprojektoj.

En la konstrufako ekzistas ĉefa disdivido je surterkonstruado kaj subterkonstruado.

Legu ankaŭ sub: arkitekturo, konstruarto, konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero