Kontakto (amatora radio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontakto en amatora radio estas fakvorto por konekto inter du radioamatoraj stacioj. Ĝi estis fiksita en 1972 en la pacifika rondo kaj aperis en la radioamatora vortaro eldonita de KH6GT.

ILERA rekomendas uzi tiun vorton anstataŭ la Q-kodo QSO.

Francaj, anglaj, hispanaj kaj italaj radioamatoroj, eble ankaŭ aliaj, uzas la saman aŭ similan vorton en siaj lingvoj.

Pli ol kontakto inter du radioamatoroj estas interŝanĝo de informoj inter la du stacioj. La regularoj kaj leĝoj kutime postulas minimume interŝanĝi:

  • voksigno
  • signalraporto per RST-kodo
  • dato kaj horo

krome ankaŭ kutime oni interŝanĝas aliajn informojn kiel nomo, QTH (loĝloko), veterkondiĉoj, interŝanĝo de konfirmkarto, informoj pri partoj de la stacio, antenoj, sendriceviloj, povumo (en vatoj), mikrofono, nutrigiloj ktp.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]