Konzolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komplekse ornamita klasik-stila ŝtona konzolo eltenas balkonojn de konstruaĵo en Indianapolis.

En arkitekturo konzolo estas struktura peco el ŝtono, lignometalo elstaranta de muro por porti supran pezon, specon de krampo.[1] Konzolo estas solida peco el materialo en la muro, dum apogkonzolo estas peco aplikita al la strukturo. La tekniko de konzolo, el kiuj vicoj profunde metitaj ene de muro eltenas elstaran muron aŭ parapeton, estis uzita ekde Neolitaj tempoj. Ĝi estas ofta en Mezepoka arkitekturo kaj en la skota baronia stilo same kiel en la Klasika arkitektura vortprovizo, kiel ekzemple la modiliono de korinta kornico kaj en antikva ĉina arkitekturo.

Laŭ Francisko Azorín konzolo estas elstarebla subportilo fiksita al muro. Ornama meblo metita ĉe muro por subporti vazon, statuon, k.c.[2] Li indikas etimologion el la latina cum + solidus (kun formigo). Kaj li aldonas la terminon renversita konzolo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oxford English Dictionary Second Edition on CD-ROM (v. 4.0). Oxford University Press, 2009
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
  3. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]