Koper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koper
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 753  (2020) [+]
Loĝdenso 1 981 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 33′ N, 13° 44′ O (mapo)45.54754272813.7306571Koordinatoj: 45° 33′ N, 13° 44′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Koper (Slovenio)
Koper (Slovenio)
DEC
Koper
Koper
Situo de Koper

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Koper [+]
vdr
Pretora Palaco en Kapodistrio

Kapodistrio (itale Capodistria, slovene Koper) estas la plej granda haveno en Respubliko Slovenio kaj prezentas pordon al internaĵo de centra Eŭropo. Ĝi situas ĉe la Adriatika maro, sur supro de duoninsulo Istrio en la slovena regiono Primorska.

En antikva tempo la grekoj nomis la urbon Aegido; romianoj nomis ĝin Capris, CapreaCaprista (kapra insulo). La esperanta nomo deriviĝas de la itala, Capodistria; kvankam tiu fonetike similas al la romiaj nomoj, ĝi verŝajne ne rilatas al la radiko "kapr-", sed devenas de la latina Caput Histriae kaj signifas "ĉefloko de Istrio".

Ĝis la 19-a jarcento la urba tereno estis insulo, poste ĝi estis ligita al la bordo. Jam en mezepoko ĉirkaŭ la urbo ekzistis salfarejoj, kiujn oni forlasis en la jaro 1911. La malnova urba kerno fieras pro riĉa arkitekturo kaj multaj kulturaj monumentoj; vidindaĵo estas la Pretora Palaco.

En Kapodistrio troviĝas kelkaj institutoj kaj fakultatoj de la Universitato de Primorska.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2006 Koper havis 24.704 loĝantojn. La urbo kaj kelkaj antaŭurboj estas dulingvaj (slovena kaj itala lingvoj). Ĉe censo en 2002 la loĝantoj indikis jenajn gepatrajn lingvojn:

En 1900 estis 7.205 italoj, 391 slovenoj, 167 kroatoj kaj 67 germanoj.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Koper[redakti | redakti fonton]

  • 4-8ajn de Marto 2019 : 44 gelernantoj el Salins-les-Bains, Francio, kun instruisto Emmanuel Desbrières, vizitis Slovenion per esperanto, interalie vizitis la elementan lernejon Anton Ukmar Koper, kie ilin akceptis la instruisto Peter Grbec kaj liaj gelernantoj, kiuj ankaŭ lernas Esperanton en Koper[1] .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]