Kornél Spányik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Spányik
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de oktobro 1858(nun 1858-10-29)
en Hungario Preßburg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 22-an de februaro 1943
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Adalbert Spányik von Dömeháza
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Kornél Spányik [ŝpAnjik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Spányik Kornél estis hungara pentristo.

Kornél Spányik [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1858 en Preßburg (konata ankaŭ Pozsony, Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 22-an de februaro 1943 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Spányik estis filo de advokato. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1876-1880), similaj akademioj en Stutgarto kaj Munkeno. En la lasta urbo liaj majstroj estis Sándor Liezen-Mayer kaj Gyula Benczúr. Post siaj studoj li pentradis foje en Vieno, foje Pozsony, foje Budapeŝto, sed ekde 1919 nur en Budapeŝto. Li ŝatis pentradi ĝenrojn kaj portretojn. Liaj pentraĵoj ricevis arĝentan medalon en Pécs, en Budapeŝto kaj Parizo po unu bronzajn medalojn, ktp.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kuŝanta nudulino (1889)
  • Fratoj (1890)
  • Szidi Rákosi (1897)
  • Bovinoj 1901)
  • Mielsemajna ŝipado (1911)
  • Ripozanta kavaliro (1919)
  • Alegoria sceno (1932)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-07. Alirita 2018-08-07.