Kosmaso kaj Damiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kosmaso kaj Damiano
Κοσμάς και Δαμιανός
Sanktuloj, martiroj
La kruromiraklo sur altarbildo el la 16-a jarcento
La kruromiraklo sur altarbildo el la 16-a jarcento
Persona informo
Morto 303
en Yumurtalık en Kilikio
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio,
Festotago 26-a de septembro, k.a
Atributoj medicinaj instrumentoj
Patroneco urbo Essen; kuracistoj, apotekistoj, ...
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La ĝemeloj Kosmaso kaj Damiano (ambaŭ malnovgrekoj naskiĝintaj en la romia provinco Sirio; mortintaj en 303 en la antikva urbo Aegea en Kilikio) estis kuracistoj kaj martiroj, kiuj kuracis malsanulojn senpage kaj per tio multaj el ili kristaniĝis. Ili estas adorataj kiel sanktuloj. Ilia memortago en la katolika eklezio estas la 26-a de septembro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Pro ilia ampleksa kaj sindona agado ili estas adorataj ankoraŭ nuntempe. Laŭ legendo ili eĉ sukcesis transplanti kruron, nome anstataŭi putriĝintan kruron per tiu de mortinta nigrulo.

Laŭ la legendo ili nevundite transvivis ĉiujn provojn de la romia prefekto dronigi, bruligi aŭ mortigi ilin per ŝtonoj kaj sagoj dum la persekutado de kristanoj kaj suferis sian martirecon nur je la postsekva senkapigo.

Kosmaso kaj Damiano estas la patronaj sanktuloj de la urbo Essen, kie troviĝas kelkaj el iliaj relikvoj. La senkapiga glavo de la sanktuloj, en pompa ingo ĉirkaŭforĝita per oro, montrata en la katedrala trezoro de Essen, tamen devenas el la otida epoko. En la renesanca epoko Kosmaso kaj Damiano estas la patronaj sanktuloj de la familio Mediĉoj, pro kio la nomo Cosimo ofte aperas en la familio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, pentraĵo de Johann Anwander el 1762), en la "studa preĝejo" de Dillingen ĉe Danubo
  • Brigitte Bönisch-Brednich: Kosmas und Damian, Hll. En: Enzyklopädie des Märchens vol. 8 (1996), pj. 311-313
  • Anneliese Wittmann: Kosmas und Damian: Kultausbreitung und Volksdevotion. Berlino: Schmidt 1967