Kranakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trinkebla akvo fluanta el krano por bano.

Kranakvo alvenas al hejmoj pere de sistemo de tubaro, en plej de la disvolvigitaj landoj. Tiu servo por disporti akvon postulas amasan infrastrukturon de kaptado kaj elprenado, stokado, purigado kaj fine pumpado kaj distribuado pere de tubaroj ĝis la konsumejoj. La kosto de la kranakvo estas malgranda parto de tiu de la enbotela akvo, foje milono. En diversaj hispanlingvaj landoj nomiĝas diference tia akvo: en Hispanio kaj Argentino ĝi estas konata kiel kuranta akvo.

La sama liversistemo uzita por trinki (trinkakvo) estas uzata ankaŭ por lavujo, necesejo, kaj en la uzo de lavmaŝinoj kaj de vestaĵoj kaj de teleroj. En kelkaj lokoj oni faris eksperimentaajn klopodojn por enmeti grizakvon netrinkeblan aŭ pluvakvon por tiaj duarangaj uzoj.

La aŭtoritatoj pri sano en diversaj regionoj uzis la liveradon de publika akvo kiel amasa medicino uzante la fluorigon. Tiu estas polemika temo pri sano, liberecoj kaj rajtoj de individuoj.

La disponeblo de kranakvo havigas multajn profitojn de publika sano. Normale, la sama administracio, kiu liveras kranakvon ankaŭ estas responsa pri ties forĵetado kaj traktado de la malŝarĝo de forĵetendaj akvoj.

Sistemo de liverado[redakti | redakti fonton]

Liveri kranakvon al grandaj urbaj aŭ antaŭurbaj populacioj postulas kompleksan sistemon kiu kolektas, stokas kaj purigas la kranakvon, tiuj sistemoj en la plej multaj kazoj estas sub la respondeco de profesia registara korpo.

Estas neceso tutmonde purigi kranan akvon, kaj tio estas ĉar akvopurigo estis pruvita tra la historio kiel faktoro kiu reduktas la riskojn de kontraktado de malsanoj kiel ekzemple ĥolerotifo kaj eĉ estas konsiderata grava faktoro en publika sano kaj pliboniganta vivdaŭron.

Lokaj geologiaj kondiĉoj influantaj grundakvon estas decidaj faktoroj en la naturo de la akvo kaj ofte igas la akvon "malmola akvo". Malsanoj rezultantaj de la konsumo de poluita akvo kaŭzas la morton de 1,6 milionoj da infanoj ĉiujare. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ahuja, Satinder (2018). Advances in Water Purification Techniques: Meeting the Needs of Developed and Developing Countries. San Diego: Elsevier. ISBN 978-0-12-814791-7. OCLC 1078565849.