Kreskado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kreskado estas sinsekvo de kvantaj ŝanĝiĝoj en vivuloj, rezulte de kiuj ŝanĝiĝas la maso de korpo kaj atingas la karakterizajn por la specio dimensiojn. La bazo por kresko estas la dividiĝo de ĉeloj aŭ ilia pligrandiĝo. Tiujn ĉi procezojn kontrolas la t.n. kreskaj materialoj (ekzemple en la plantoj la aŭksino, heteroaŭksino, kinetinoj, giberelinoj; en la bestoj (inter ili homo) la hipofizo aŭ ĝia kreska hormono, la somatotropino kaj aliaj). Ekzistas signifaj diferencoj en la kreskado de la plantoj kaj bestoj (inter ili homo). La plantoj kreskas praktike senfine, ĝis la morto. La plimulto da bestoj kreskas ĝis difinita grandeco aŭ poste kreskas sensignife. Tamen multaj fiŝoj ekzemple kreskas dum sia tuta vivo.