Kretacea-terciara evento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Kanado, proksime al Drumheller (regiono Alberto), kie la grundoerodo videbligis la Kretacean-Terciaran limon

La kretacea-terciara evento (mallonge K-T-a evento) estas nomo de tiu evento, kiu okazis dum la amasa formorto antaŭ 65 milionoj da jaroj, dum transiro de la terhistoria epoko kretaceo al la terciaro. Dum tiu biologie relative mallonga periodo malaperis, formortis multaj bestaj kaj plantaj grupoj. La eventon montras maldika strio en la sedimentaj rokaĵoj, tiun linion oni nomumas la K-T-a limo. La evento indikas la finon de la mezozoiko kaj komencon de la kainozoiko. Ĉar la nomon terciaro ne apogas la Internacia Stratigrafia Komisiono (International Commission on Stratigraphy), multaj sciencistoj nomas la eventon kretacea-paleogena (K-Pg)

La fosilioj de la neflugkapablaj dinosaŭroj troviĝas sub la K-T-a limo, signifante, ke tiuj bestoj formortis rekte antaŭ la evento aŭ dum tio. Kelkaj fosilioj super la limo troviĝas pro grundomoviĝo. Same malaperis reprezentantoj de la mosasauridae, plesiosauria, pterosauria kaj multaj plantoj, senvertebruloj, ekz. ammonitoj (inkluzive Ancyloceratina). Plimulto de la mamuloj kaj la birdoj travivis la eventon kaj disvastiĝis.

Kvankam la perm-triasa formorto estis pli granda, la publiko pli bone konas la formorton dum la kretacea-terciera evento. La unua kaŭzis nur formorton de etaj, maraj bestoj, senvertebruloj.

La kialoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ plimulto de la sciencistoj, la K-T-a evento okazis pro unu aŭ pli katastrofa evento, ekz. la forta asteroida impakto (Kratero Chicxulub, tion pruvas spuroj de iridio en la limtavolo) aŭ la plifortiĝinta vulkana aktivado sur la Dekkano dum jarcentoj. Tiuj katastrofoj malpliigis la kvanton de sunlumo atinganta la Teran surfacon, tiel malfaciligis la fotosintezon.

Oni supozas, ke la enfalinta asteroido disrompiĝis, tiel okazis samteme pluraj impaktoj. La Boltisk-kratero en Ukrainio estiĝis ekzemple antaŭ 65,17 ± 0,64 milionoj da jaroj; la Silverpit-kratero en la norda Maro havas 20 kilometrojn de diametro (same aĝas 60–65 mio); la diskutita Siva-kratero kun diametro de 600 km.

Alia scienca opinio, ke la formorto okazis laŭgrade, pro la klimata ŝanĝiĝo, malaltiĝo de la marnivelo, moviĝo de la kontinentoj.

Oni trovis ankaŭ pruvaĵojn pri tio, ke en tiu periodo malaltiĝis la marnivelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]